Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 juillet 2021 3 14 /07 /juillet /2021 14:10

14/07/2021

Ĉu heliĝo de la politika vetero en Francujo ? - Serge HALIMI

ĈU LA venontaj dek monatoj de la franca politika vivo okazos sub lavango da diversaj eventoj kapablaj nutri panikon pri sekureco kaj da dramaj ordonoj “bari” ekstreman dekstron subtenatan de tiu etoso de timo ? Tia sinsekvo ne estas fatale nepra. La prezidant-elekto en 2022 ne estas plu decidita antaŭe. Ĝiaj du supozeblaj fin-kandidatoj, s-ino Marine Le Pen kaj s-ro Emmanuel Macron, efektive malfortiĝis en la ĵus okazintaj regionaj balotoj. La gigantaj prognozaj eraroj de la enketistoj devus (...)

https://eo.mondediplo.com/article2938.html

 

De MAO Zedong ĝis XI Jinping, partio por la nacia renoviĝo - Jean-Louis ROCCA

Mondo disigas la Ĉinan Komunistan Partion kreitan de manpleno da membroj la 23-an de Julio 1921 – antaŭ ol ekgvidata de MAO Zedong en 1934 – kaj tiu de s-ro XI Jinping, kies nombro de membroj superas la loĝantaron de Germanujo. Ekde sia komenco la Partio montris eksterordinaran fleksiĝemon kaj tamen tenas konstantan celon : retrovi la grandecon de Ĉinujo. LAŬ SIA konstitucio, “la Popolrespubliko Ĉinujo estas socialisma ŝtato (…) gvidata de la laborista klaso kaj bazita sur la alianco de la laboristoj (...)

https://eo.mondediplo.com/article2940.html

 

Istanbulo, spegulo de fendiĝinta araba mondo - Killian COGAN

Ekde 2011, multaj arabaj diasporoj trovas rifuĝon en Turkio. Oponantoj de siaj registaroj, kelkaj el iliaj anoj ĝuas relativan politikan liberecon tie. Aliaj estas allogataj de la promeso de ekonomia modelo kiu restas unu el la plej sukcesaj en la suda kaj orienta Mediteraneo. Sed en tempo de strategia reenfokusiĝo fare de Ankaro, la estonteco de ĉi tiuj komunumoj restas fragila. Mahmud Darwish, Naguib Mahfouz, Nizar Kabbani : la klasikaĵoj de la arabaj literaturo kaj poezio plenigas la (...)

https://eo.mondediplo.com/article2935.html

 

Kio restas de la komunismo en Ĉinujo ? - Jérôme DOYON

Hieraŭ abomenataj, la kapitalistoj estas varme akceptataj en la Ĉina Komunista Partio. Kondiĉe ke ili respektu certajn kondiĉojn, kaj ke ili montru fidelon al organizaĵo, kiu nun havas pli da kadruloj ol da laboristoj. ĈU LA Ĉina Komunista Partio (ĈKP), dum ĝi festas siajn 100 jarojn, fariĝis kapitalista ? Kvardek jaroj post la reformoj de ekonomia liberaligo lanĉita de DENG Xiaoping, pli ol 800 milionoj da homoj eliris el malriĉeco, kaj la ŝtata partio troviĝas nun ĉekape de la dua plej granda (...)

https://eo.mondediplo.com/article2939.html

 

La atlantika alianco kampanjas en Azio - Martine BULARD

En tribuno rete publikigita de “La dimanĉa gazeto”, la 7-an de Majo 2021, la ambasadoroj de Aŭstralio kaj de Barato en Francujo gratulis la prezidanton Emmanuel Macron ĉar li aliĝis al la “hindia-pacifika akso” kaj faris komunajn militajn ekzercojn kun iliaj landoj same kiel Japanujo kaj Usono. Sed la konturoj de tiu alianco restas malklaraj, kaj ĉiu tie sekvas siajn proprajn celojn. KION FRANCUJO do faros en tio ? Laŭ la subadmiralo Jean-Mathieu Rey, kiu komandis la francan armeon de Azio-Pacifiko, (...)

https://eo.mondediplo.com/article2933.html 

 

https://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }