Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 juillet 2021 1 05 /07 /juillet /2021 15:47

05/07/2021

Ĝis nun, la morto de tri personoj estis konfirmita, sed temas pri tre provizora bilanco.

Frumatene lundon 5an de julio, serĉado rekomencis en la marborda urbo Atami (Japanio), kiu estis sceno de giganta kotglitado. Necerteco regis pri la sorto de cento da personoj, pri kiuj la aŭtoritatoj plu estas sen novaĵoj. Ĝis nun, la morto de tri personoj estis konfirmita, sed temas pri tre provizora bilanco. Tamen, pli ol 48 horojn post la kotinundo, la surlokaj respondeculoj plu penis determini la sorton de cento da aliaj personoj, kiuj supoze troviĝis en la sektoro ĉe la momento de la katastrofo.

 

Ekstremaj pluvegoj kaŭzitaj de la klimata perturbo

Ĉirkaŭ 130 domoj kaj aliaj konstruaĵoj estis detruitaj aŭ difektitaj, kiam la giganta kotinundo balais rezidentan zonon de Atami sabaton meze de la mateno, estigante afliktigan pejzaĝon kun frakasitaj domoj, renversitaj veturiloj kaj amasoj da rompitaĵoj en grandega fatraso.

La urbo, marbanejo ĉe la flanko de montaro situanta ĉirkaŭ 90 kilometrojn for de Tokio, ricevis vendredon kaj sabaton 313 milimetrojn da pluvo en daŭro de 48 horoj, dum ĉiujare ĝi registras averaĝe 242 milimetrojn dum la tuta monato de julio.  

Granda parto de Japanio estas nun meze de pluvsezono, kio ofte estigas inundojn kaj kotglitadojn.

Laŭ sciencistoj, la fenomeno estas intensigita de la kimata ŝanĝiĝo, ĉar pli varma atmosfero detenas pli da akvo, kio kreskigas la riskon kaj la intensecon de la ekstremaj pluvegoj. Tiujn pasintajn jarojn, la nipona arkipelago pli kaj pli alfrontas rekordajn inundojn akompanatajn de kotglitadoj, kaj pezan bilancon.

 

https://www.francetvinfo.fr/meteo/climat/japon-les-autorites-toujours-sans-nouvelles-d-une-centaine-de-personnes-apres-une-gigantesque-coulee-de-boue_4690467.html

https://www.youtube.com/watch?v=nOFRLktrnNQ

23/06/2021

Antaŭ-raporto pri la klimato : laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), la homaro suferos plej malfrue post tridek jaroj, pri kataklismaj klimataj konsekvencoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/antau-raporto-pri-la-klimato-lau-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-isks-la-homaro-suferos-plej-malfrue-post-tridek-ja

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }