Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 juillet 2021 4 29 /07 /juillet /2021 20:12
Foto AFP/Ahmad Al-Rubaye

29/07/2021

Bildo : La 11an de aŭgusto 2014, membroj de la religia malplimulto Jazido, persekutata de la Islama Ŝtato, atingas la iraka-sirian landlimon

Proksime de la datreveno de la genocido de Ŝengalo (Sinĵaro), la virinoj paŝas sur la stratoj, kie ili estis katenigitaj de la organizaĵo Islama Ŝtato antaŭ preskaŭ 7 jaroj.

Kiam la Islama Ŝtato (IŜ) konkeris Ŝengalon, Sud-kurdio (Irako), la 3an de aŭgusto 2014, ĝi ekzekutis milojn da viroj kaj knaboj, rekrutigante perforte multajn aliajn en siaj trejnkampoj.

Samtempe, miloj da virinoj kaj knabinoj estis forkaptitaj, torturitaj kaj seks-sklavigitaj de la terorista grupo.

Ĉirkaŭ 10 000 Jezidoj estis mortigitaj aŭ forkaptitaj dum la konkero de Ŝengalo fare de la ĝihadisma organizaĵo, laŭ raporto publikigita de la London School of Economics Middle East Centre en 2019.

La Memoriga Muzeo pri Holokaŭsto en Usono, kaj la "Internacia sendependa enket-komisiono de UN pri Sirio" publikigis raportojn respektive en 2015 kaj 2016. Ili konsideris, ke IŜ kulpas pri genocido, krimoj kontraŭ la homaro, kaj militkrimoj dum sia ofensivo kontraŭ la Jezidoj de Ŝengalo. 

Proksime de la datreveno de la genocido, centoj da Jezidaj virinoj partoprenis « marŝadon de la libereco » sur la strato Suka Kevin, kie la ĝihadistoj devigis ilin paŝadi katenigitaj, 7 jarojn antaŭe. Grupo de katenigitaj virinoj nigre vestitaj paŝadis ĉekape de la procesio por memorigi la abomenaĵojn plenumitajn de IŜ, precipe kontraŭ la jezidaj virinoj.     

« La 3an de aŭgusto 2014, miloj da jezidaj virinoj estis devigataj paŝadi sur la stratoj kiel sklavoj. Ni volas transformi la "marŝadon de la genocido" defilante libere sur tiu strato », deklaris Hefime Sileman, kiu esprimiĝis nome de la "Movado de la liberaj jezidaj virinoj" (TAJÊ).

« Ni spertis la doloron de niaj gefiloj, de niaj knabinoj, de niaj edzoj. Por ne revivi tielan suferon, ni deziras aŭtonomion. Ni fondis nian propran asajiŝ (sekurecon) por nin defendi. Ni formis nian propran militan organizaĵon, kaj estas organizitaj nome de virinoj », deklaris S-ino Sileman.

Ŝi aldonis : « Se ni ne tute liberigas Ŝengalon, niaj koroj plu estos vunditaj. Tiel longe kiel ni spiros, ni protektos niajn terojn. Ni ne forlasos ilin en la manojn de la malamikoj ».        

Dum la marŝado, maljuna virino esprimis sian koleron kontraŭ la "Demokrata partio de Kurdio" (DPK, kiu regas en Sud-Kurdio) : « Kiam IŜ forkaptis niajn knabinojn, kiam ĝi vendis ilin kiel sklavinojn sur la foiroj, kion faris la DPK ? »

Fine de la manifestacio, la virinoj deprenis de si siajn katenojn kaj ekflamigis siajn nigrajn vualojn.  

26/10/2018

Irakaj Jezidoj: la Internacia Federacio pri Homaj Rajtoj postulas persekutojn pro «krimoj kontraŭ la homaro»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/10/irakaj-jezidoj-la-internacia-federacio-pri-homaj-rajtoj-postulas-persekutojn-pro-krimoj-kontrau-la-homaro.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }