Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 juillet 2021 5 16 /07 /juillet /2021 16:37

16/07/2021

Pluraj personoj mortis kaj aliaj malaperis post terglitado en Germanio, kiu de pluraj tagoj suferas inundojn. 

En Germanio, pluraj personoj mortis kaj aliaj malaperis post terglitado , kiu sekvis viglegajn pluvegojn. Vendredon 16an de julio matene en urbeto situanta apud Kolonjo, tiu terglitado kuntrenis kun si domojn, anoncis la surlokaj aŭtoritatoj.

En la komunumo Erftstadt-Blessem, « la domoj estis vaste kuntrenitaj de la akvoj, kelkaj disfalis, kaj pluraj personoj malaperis », laŭ mesaĝo publikigita en Tvitero fare de la komunumaro de Kolonjo.

 

Vasta kratero

La bildoj de la detruita areo diskonigitaj de la aŭtoritatoj montras vastan krateron, en kiu enversiĝas amaso de tero, bruna akvo kaj rompitaĵoj.  

« Urĝaj alvokoj venas de la domoj, sed la helpo ofte ne eblas », plu eksplikis la aŭtoritatoj koncerne tiun areon situantan malpli ol 40 kilometrojn for de Kolonjo.

Tiu evento pli altigos la nombron de viktimoj en tiu regiono de Nordrejn-Vestfalio, la plej tuŝita de la mortigaj veteraj perturboj, kun la apuda Rejnlando-Palatinato.        

La nombro de mortintoj atingas ĝis nun almenaŭ 103 personojn laŭ pluraj aŭtoritatoj, kaj la sukurservoj plu serĉas multajn malaperintojn. 

Belgio, kun almenaŭ 23 mortintoj laŭ la mediatoj vendredon 16an de julio, Luksemburgo kaj Nederlando, kie pluraj kvartaloj de Mastriĥto estis evakuitaj estas draste tuŝitaj. Tiuj ĉi landoj bedaŭras ĝis nun almenaŭ 126 mortintojn.

13/06/2017

Dek lokoj, kie la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo jam estas katastrofaj (10)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-10.html

1/Arkta Cirklo: la bankizo reduktiĝas, la vilaĝoj transloĝiĝas, la boacoj malaperas.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofa-1/arkta-cirklo-la-bankizo-reduktigas-la-vilagoj-translogiga

2/Siberio: la degelo de la ĉiamfrosta grundo liberigas mortigan bakterion.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofa-2.html

3/Marbordoj: pli ol 450 «mortaj areoj» en la mondo.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofa-3.html

4/Mediteraneo: giganta projekto por savi Venecion el la akvoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-4.html

5/Amazonio: la arbaro ne rezistos kontraŭ grava klimata ŝanĝiĝo.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-5.html

6/Bangladeŝo: Ĉu 60 milionoj da klimataj rifuĝintoj en 2050?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-6.html

7/Oceanio: dekoj da arkipelagoj baldaŭ inunditaj.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-7.html

8/Senegalo: Saint-Louis, sub minaco de la Atlantikaj ondoj.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/senegalo-saint-louis-sub-minaco-de-la-atlantikaj-ondoj.html

9/Pacifiko: la klimata fenomeno El-Niño minacas la Galapagojn.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-9.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }