Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 juillet 2021 5 30 /07 /juillet /2021 19:47

30/07/2021

Varmega periodo, kvalifikita « historia » fare de la Instituto de Meteologio frapas Grekion. Fronte al temperaturoj, kiuj superos 40 gradojn dum semajno, la jurnalo Rizospastis  alvokas al protektado de la laboristoj kaj de la plej vundeblaj.

« Aranĝoj estu organizitaj por protekti la laboristojn kaj la plej vundeblajn personojn », titolas Rizospastis en sia ĉi-taga frontpaĝo.

En tiu dua tago de varmego, kiu ŝajne daŭros pli ol semajno, La komunisma ĵurnalo atentigas la aŭtoritatojn.

« La registaro intencas alfronti la ondon de varmego kun rekomendoj pri individuaj respondecoj », kritikas la ĵurnalo. La konservativa registaro rekomendas al la civitanoj eviti la sunon kaj la fizikajn aktivecojn, « sen garantii kompreneble, ĉu estos tiel en la laborlokoj », kontestas Rizospastis.

Tiu varmego, kiu estas la dua de post la komenciĝo de la somero, estis kvalifikita « historia » kaj « danĝera klimata fenomeno » fare de la Instituto de meteologio pro ĝia anoncite longdaŭra tempo kaj pro malgranda diferenco de temperaturoj inter la minimumaj kaj la maksimumaj.

 

Laborakcidentoj

Hodiaŭ, la temperaturoj superos 40 gradojn en pluraj regionoj de Grekio (Ateno, Peloponezo, Samoso, Lariso…), kaj la kulmino de la varmego estas atendita komence la venonta semajno.

« Multaj laborlokoj transformiĝas en varmegejon », notas la ĵurnalo, kiu memorigas, ke « la altaj temperaturoj, kombinitaj kun sufoka atmosfero, kreskigas la riskojn de laborakcidentoj ».

Rizospastis vastigas la alvokojn de pluraj sindikatoj ĉesigi la laboron, kiam la temperaturo superas 38 gradojn kaj malpermesi la liveradojn per bicikloj dum la varmego.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }