Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juillet 2021 1 26 /07 /juillet /2021 21:39
Praful Gangurde/HT photo

26/07/2021

Amasa operaco pri purigado komenciĝis lundon 26an de julio en Barato profitante plibonigon de la meteologiaj kondiĉoj post tagoj da diluvaj musonoj, kiuj kaŭzis inundojn kaj terglitadojn. Pli ol 159 personoj mortis.

Ĉirkaŭ 250 000 personoj devis fuĝi sian hejmon en tri Ŝtatoj de la okcidenta marbordo de Barato pro tiuj pluvegoj, kiuj senigas tutajn regionojn je elektro.

Inundoj kaj terglitadoj oftas en Barato dum la musona sezono (junio-septembro), kiu estas kerne por la fluado de la riveroj kaj subgrundaj akvotavoloj. Sed la spertuloj opinias, ke ilia intenseco estas pligravigita de la klimata varmiĝo.

 

« La plej intensaj inundoj de post 1982 »

« La evakuado de la vundintoj kaj la riparado de la elektraj retoj kaptas nun la atenton, ĉar nun la akvo-nivelo malaltiĝas », deklaris la porparolanto de la "Servo pri viktimoj de naturaj katastrofoj".

« La pluvoj ĉesis en plejparte de la lokoj (...) Ni helpas al operacoj pri purigado  ».      

La plej tuŝata Ŝtato estas Maharaŝtro, kies ĉefurbo estas Mumbajo. Bilanco transmetita pasintan dimanĉon menciis 149 mortintojn.

Respondeculoj anoncis, ke la serĉoperacoj pri postvivantoj estis interrompitaj en la loko Taliye, sud-oriente de Mumbajo.

Sume 53 senvivaj korpoj estis trovitaj en tiu vilaĝo, sceno de enorma terglitado. 17 personoj plu malaperis. Pluraj aliaj terglitadoj okazis en la najbara distrikto Satara, kie 29 personoj mortis.

Ĵaŭdon, en Ĉipluno, 24 horoj da pluvegoj altigis la akvo-nivelon je ses metroj en kelkaj kvartaloj. La ĉef-ministro de Maharaŝtro Uddhav Thackeray diris dimanĉon, ke tio kio okazis en tiu distrikto estas « neimagebla ». « La akvo-nivelo atingis la plafonon de mia butiko », rakontis komercisto al la barata televidkanalo NVTV. « Okazis inundoj en 1965 kaj 2005, sed tiuj ĉi estis multe pli intensaj », komentis alia loĝanto de tiu distrikto.

La registarestro de la Ŝtato Goao Pramod Sawant parolis pri « plej katastrofaj inundoj de post 1982 ». Pli sude, en la Ŝtato Karnatako, naŭ personoj ankaŭ mortis.       

13/06/2017

Dek lokoj, kie la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo jam estas katastrofaj (10)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-10.html

1/Arkta Cirklo: la bankizo reduktiĝas, la vilaĝoj transloĝiĝas, la boacoj malaperas.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofa-1/arkta-cirklo-la-bankizo-reduktigas-la-vilagoj-translogiga 

 

2/Siberio: la degelo de la ĉiamfrosta grundo liberigas mortigan bakterion.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofa-2.html

 

3/Marbordoj: pli ol 450 «mortaj areoj» en la mondo.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofa-3.html

 

4/Mediteraneo: giganta projekto por savi Venecion el la akvoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-4.html

 

5/Amazonio: la arbaro ne rezistos kontraŭ grava klimata ŝanĝiĝo.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-5.html

 

6/Bangladeŝo: Ĉu 60 milionoj da klimataj rifuĝintoj en 2050?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-6.html

 

7/Oceanio: dekoj da arkipelagoj baldaŭ inunditaj.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-7.html

 

8/Senegalo: Saint-Louis, sub minaco de la Atlantikaj ondoj.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/senegalo-saint-louis-sub-minaco-de-la-atlantikaj-ondoj.html

 

9/Pacifiko: la klimata fenomeno El-Niño minacas la Galapagojn.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-9.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }