Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 juillet 2021 3 28 /07 /juillet /2021 21:14

28/07/2021

La 94-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinte perinterrete de la 23‑a ĝis la 26‑a de julio 2021 :

  • konfirmas la daŭrantan sindediĉon de SAT al la emancipaj celoj, kiuj motivis ĝian fondon antaŭ cent jaroj ;
  • konstatas, ke kapitalismo kaj naciismo, foje eĉ faŝismo, plu grave baras la vojon al solvo de la problemoj ligitaj al klimatŝanĝiĝo, kiujn frontas la homaro ;
  • bonvenigas la progreson de la scienco kaj la ektrovon de vakcino kontraŭ KOVIM-19, kaj postulas, ke la vakcinoj estu distribuataj juste tra la mondo, kaj ke la farmaciaj kompanioj ĉesu profiti de la katastrofo ;
  • tiucele postulas senpatentigon de la vakcinoj, tiel ke ili povu esti libere produktitaj far la popoloj mem ;
  • alvokas ĉiujn partiojn en la konflikto isreala-palestina sin deteni de teritoriaj aneksoj kaj militaj agoj, kiuj malproksimigas akordiĝon de la konfliktantaj grupoj ;
  • apogas la lukton de la popolo de Okcidenta Saharo kontraŭ la okupacio fare de Maroko kaj deziras la tujan liberiĝon de tiu, kiu estas nomata la lasta kolonio de Afriko, kaj alvokas al reamikiĝo inter ambaŭ popoloj ;
  • solidariĝas kun la lukto de la sindikato Kannama en Japanio por laboristaj rajtoj kaj kontraŭ ŝtata subpremo de sindikataj agadoj, kaj apogas ĝian strebon konstrui tendencon por laboristaj sindikatoj laŭindustriaj ;
  • kondamnas strebojn de la registaroj en Hungario kaj Pollando, kiuj celas diskriminacie limigi la bazajn civilajn rajtojn, precipe tiujn de gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT).

https://satesperanto.org/spip.php?article4902

Salutmesaĝo de Mireille Grosjean :

https://satesperanto.org/spip.php?article4901

Jutubkanalo de la Kongreso :

https://www.youtube.com/channel/UC-SM4mLBqWDFIfNGQlJJtsw

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }