Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 juillet 2021 3 07 /07 /juillet /2021 14:54

07/07/2021

Bildo : « Konstitucifara Asembleo tuj ! » postulas tiu Ĉilanino dum manifestacio en 2019 »

La Konstitucifara Asembleo elektita meze de majo ekfunkciigis oficiale pasintan dimanĉon dum vigla tago. Unua sesio estis markita de la elekto de Elisa Loncón Antileo, universitatanino plebiscitita de sia komunumo, ĉekape de la Asembleo.

Ŝi estis elektita dimanĉon 4an de julio je la dua baloto, kun 96 poraj voĉdonoj el sume de 155 voĉdonoj. Elisa Loncón Antileo estis elektita kiel prezidantino de la Konstitucifara Asembleo, kiu laboros dum la naŭ venontaj monatoj al redaktado de nova konstitucio. Tiu periodo povus daŭri tri pliajn monatojn se necese.

Laŭ ŝi, tiu teksto transformos la landon kaj faros ĝin plurnacia ; Ĝi enkalkulos la specifojn de la mapuĉa kulturo, estos plurkultura, respektos la virinajn rajtojn kaj la protektadon de la medio.     

Tiu mapuĉa universitatanino, kiu formiĝis kiel lingvistino kaj estas tre agnoskita de siaj samranguloj, ĉiam laboris por meti sian kulturon je ĝia taŭga loko, tamen sen neglekti la aliajn influojn en Ĉilio.

 

« Transformi Ĉilion »

Elektita inter 17 mapuĉaj reprezentantoj ene de tiu Konstitucifara Asembleo,  Elisa Loncón Antileo devos findecidi kiel prezidantino. Ŝi ja decidos pri la temoj, kiuj estos diskutitaj dum la debatoj, kaj moderigos ilin.    

Ŝi ankaŭ estos garantiantino de la bona funkciado de tiu Asembleo kaj estos la perantino de tiu instanco kun la registaro. Atendas ŝin do kolosa laboro. Tiu evento restos historia laŭ ŝi, ĉar tiu Konstitucio « transformos Ĉilion », kiel ŝi anoncis dum sia enpostenigo.

17/05/2021

Ĉilio balotas favore al la sendependaj partioj por reverki la Konstitucion hereditan de Pinochet

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/cilio-balotas-favore-al-la-sendependaj-partioj-por-reverki-la-konstitucion-hereditan-de-pinochet.html

13/10/2020

Ĉilio: la Mapuĉoj manifestacias por siaj teroj kaj nova Konstitucio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/10/cilio-la-mapucoj-manifestacias-por-siaj-teroj-kaj-nova-konstitucio.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }