Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 juillet 2021 7 25 /07 /juillet /2021 21:00
EVARISTO SA / AFP

25/07/2021

La manifestaciantoj, kiuj defiladis sabaton por la kvara sinsekva semajnfino, kritikas la administradon de la sanitara krizo fare de la brazila prezidento.

Brazilo surstratiĝas. Dekoj da miloj da Brazilanoj manifestaciis sabaton 24an de julio, postulante forigon de la prezidento Jair Bolsonaro pro lia administrado de la krizo de Kovim-19, kiu okazigis duon-milionon da mortintoj en la lando.

La manifestaciantoj defiladis sabaton por la kvara sinsekva semajnfino alvoke de maldekstraj partioj kaj sindikatoj. Ili protestas kontraŭ la dekstra prezidento celita de enketo, ĉar ŝajne li memvole ignoris la deturnojn de publika mono dum aĉeto de vakcinoj, kaj pro la forigo-proceduro de la opozicio.

 

« For la koruptitan krimulon »

La organizantoj alvokis al manifestacioj en la tuta lando « por defendi demokration, vivon de la brazilanoj kaj por forigi Bolsonaro-n ». En Rio, miloj da personoj ruĝvestitaj kaj portantaj maskojn defiladis kun sloganoj kiel « For la koruptitan krimulon ». Ili denuncis la tro malfruan komenciĝon de la vakcina kampanjo en Brazilo, la amasan senlaborecon, kaj postulis pli da helpoj por la malriĉaj popoloj, kiuj frontas la pandemion.  

La brazilaj amaskomunikiloj menciis manifestaciojn en 20 el la 26 brazilaj ŝtatoj.

Jair Bolsonaro, kiu regas la landon de post 2019, malkreskas en la opinisondoj. Dum Brazilo registris oficiale preskaŭ 550 000 mortintojn pro la Kovim-19, la brazila prezidento montriĝas malkaŝe skeptika koncerne la sanitaran krizon, la necesecon surhavi maskon, kaj pri aliaj aranĝoj celantaj redukti la disvastiĝon de la viruso.      

25/07/2021

Usono : radio-parolisto, kiu kontraŭis vakcinon, estas trafita de la Kovim-19, kaj ŝanĝas sian opinion

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/usono-radio-parolisto-kiu-kontrauis-vakcinon-estas-trafita-de-la-kovim-19-kaj-sangas-sian-opinion.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }