Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 juillet 2021 2 06 /07 /juillet /2021 20:54

06/07/2021

Al-Alam Al-Jadid eksplikas, kial amasmortigo de fiŝoj estas konstatita sur parto de la Mezopotamiaj marĉoj en Irako : Sekeco, varmego, striktigo de la riveregaj flukvantoj fare de Turkio kaj Irano, kaj kreskado de la saleco… la loko enlistigita en la Monda Heredaĵo de Unesko estas minacita.

De kelkaj tagoj, multaj videoj publikigitaj en la sociaj retoj, montras benkojn da mortintaj fiŝoj, kiuj flosas sur la akvoj de parto el la marĉoj sud-oriente de Irako, rakontas Al-Alam Al-Jadid.

Tiu fenomeno observata sur la marĉo de Al-Hawizeh, situanta inter Irako kaj Irano – kiu formas kun la centra marĉo kaj tiu de Hammar la zonon nomitan Mezopotamiaj marĉoj – havas plurajn kialojn, eksplikas la sendependa iraka retejo .

Una kialo estas la « sekeco ». Efektive, de post la komenciĝo de la somero, Irako suferas esceptan varmegon kun temperaturoj, kiuj superas 50°C. Poste, eksplikas Al-Alam Al-Jadid, « la malalta nivelo de la riveregoj en Irako » pro akvo-detenado de Turkio sur la riveregoj Tigriso kaj Eŭfrato, kaj fare de Irano sur la riverego Karun kaj la enfluriveroj, kiuj nutras tiujn marĉojn.

Laŭ porparolanto de la iraka ministrejo pri Agrikulturo pridemandita de la iraka informretejo, temas pri « normala situacio » konsiderante la cirkonstancojn. Li aldonas, ke la tuta faŭno estas minacita de la sekeco aŭ manko de akvo.

Aliparte, eksplikas oficiala respondeculo pri akvo-resursoj, temas ĝis nun pri loka fenomeno, kiu tuŝas nur parton de tiuj marĉoj, enlistigitaj ĉe la Monda Heredaĵo de Unesko en 2016.

Al tio aldoniĝas, eksplikas respondeculo de ekologia asocio, la saleco, kiu estas eksternormale alta en kelkaj zonoj. « Tio havas malutilan efikon kontraŭ la biodiverseco de la marĉoj ». Tiu troa saleco estas konsekvenco de la malaltiĝo de la fluokvanto kaj de la nivelo de la Tigreso kaj Eŭfrato : la salaj akvoj de la Persa Golfo, en kion enverŝiĝas ambaŭ riveregoj, povas tiel penetri en la zonon.                    

20/09/2020

Biodiverseco: neniu el la 20 «celoj de Ajĉi» estis atingita en daŭro de 10 jaroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/09/biodiverseco-neniu-el-la-20-celoj-de-ajci-estis-atingita-en-dauro-de-10-jaroj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }