Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 juillet 2021 6 17 /07 /juillet /2021 16:22

17/07/2021

Bildo : la sendokumentulaj laboristoj malsatstrikas de post la 23-a de majo.  

Pli ol cent defendantoj de la sendokumentuloj manifestaciis pasintan dimanĉon antaŭ la fermitaj pordoj de la preĝejo de la Béguinage en Bruselo. Post pli ol 50 tagoj da malsatstriko, la situacio de la sendokumentuloj estas pli kaj pli kriza, kaj neniu solvo prezentiĝas.

Pluraj kolektivoj, solidarecaj movadoj, sindikatoj kaj civitanoj el la tuta lando venis manifesti sian subtenon al la malsatstrikantoj.

La 23an de majo, ili komencis sian agadon kun la espero akiri kolektivan reguligadon. En pluraj paroladoj, la manifestaciantoj substrekis, ke la personoj sen oficialaj dokumentoj rajtas reguligadon, ĉar de jaroj ili travivas kaj laboras en Belgio.

Ĝis nun, la registaro ne deziris cedi, kaj la sanitara situacio de la malsatstrikantoj estas pli kaj pli kriza.

« Ili suferas post-traŭmajn simptomojn, kognajn problemojn, kaj deprimiĝas », eksplikas Ahmed, kunordiganto.

« Se tia situacio daŭras, kaj se la registaro plu rifuzas diskuti por trovi solvon, tio povus rapide kolapsi. Ni deziras nek konflikton, nek venkintojn, nek venkitojn. Okaze de reguligo, ni ĉiuj estus venkintoj, inkluzive de la registaro », li daŭrigis.       

La kolektivo "Unuiĝo de la Sendokumentuloj por la Reguligado" (USPR) esprimis sian kontentiĝon post la intertraktadoj kun la registaro, kiu okazis pasintsemajne. Profunda diskuto okazis pri la ebleco nuligi kelkajn obstaklojn por akiri restadpermesilon, kaj pri la « esceptaj cirkonstancoj », kiuj povus esti starigitaj.

Tamen la situacio plu estas blokita.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }