/image%2F0553642%2F20210723%2Fob_26ee28_e61nlbywyaabxw4.jpg)
23/07/2021
Sub premo, la belga registaro faris koncedon al la 450 sendokumentuloj, kiuj malsatstrikis dum du monatoj en Bruselo.
Timante tujan dramon, la Ĉefministro Alexander De Croo ŝajne mildigis sian sintenon, eĉ se li asertis, ke « registaro neniam povas akcepti tian ĉantaĝon ».
Tiuj 450 migrantoj en kontraŭleĝa situacio, devenantaj plimulte de Maroko kaj Alĝerio, postulas restadpermesilojn kun aliro al la labormerkato.
Laŭ la Neegistara Organizaĵo "Kuracistoj sen Landlimoj", 300 inter ili, kiuj komencis soif-strikon pasintan 16an de julio, ankaŭ ĉesigis ĝin.
Laŭ la Ĉefministro, « tio estas la sola konvena decido ». Li bedaŭris, ke personoj estis hospitaligitaj, kaj ke kelkaj el ili plu estas en intensa kuracado.
Por intertraktadi la restadpermesilojn, la subtenkomitato emfazis, ke tiuj kaŝmigrantoj trapasis jarojn en Belgio, laborintaj kaj laborantaj en sektoroj kiel konstruado, restoraciado aŭ purigado, pri kiuj surlokaj laboristoj mankas.
Sed tio, kio sendube instigis la registaron reagi, post semajnoj sen solvoj, estas la antaŭnelonga vizito de du spertuloj de Unuiĝintaj Nacioj. Ili maltrankviliĝis pro la difektiĝo de la sanstato de kelkaj malsat- kaj soif- strikantoj, kaj precipe de la ĉirkaŭ 250 gastoj en tiu brusela preĝejo, unu el la tri lokoj okupataj en la belga ĉefurbo.
https://www.youtube.com/watch?v=MKI4IcM5knU
/image%2F0553642%2F20210723%2Fob_90ead3_image-0553642-20210717-ob-709e6e-jubwj.jpg)