Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 juillet 2021 6 03 /07 /juillet /2021 20:55
AFP/ NARINDER NANU

03/07/2021

De 2010, la ondoj de varmo, intensigitaj de la klimata varmiĝo, kaŭzis la morton de pli ol 6 500 personoj en la lando.

Vendredon 2an de julio, dekoj da milionoj da Baratanoj sufokis pro varmegaj temperaturoj. La ĉefurbo Nov-Delhio, registras la plej altajn temperaturojn de post 2012.

De 2010, la intensaj ondoj de varmo spertitaj de la dua plej loĝata lando en la mondo okazigis la morton de pli ol 6 500 personoj, kaj la sciencistoj timas, ke tiu fenomeno intensiĝos pro la klimata ŝanĝiĝo.

Pasintan vendredon, en la Ŝtatoj Raĝastano, Harjano kaj Nov-Delhio, la dumtagaj temperaturoj superis 40°C por la kvara sinsekva tago.

Sufoka varmo regis ankaŭ en multaj regionoj de la Ŝtatoj de Penĝabo, Utar-Pradeŝo kaj Madja-Pradeŝo, situantaj norde de Barato.

Ĵaŭdon en Nov-Delhio, la temperaturo atingis 43,1°C, kaj estis la plej varma tago okazinta en julio de post 2012. Ĉi-jare, la ĉefurbo suferis temperaturon de 43°C.

Pasintan vendredon, la termometro indikis 41°C en tiu urbego, kie loĝas 20 milionoj da loĝantoj.

 

Sep gradoj super la kutimaj temperaturoj 

Averaĝe, la temperaturo estas sep gradojn super la kutimaj por tiu periodo de la jaro, kaj la meteologiaj servoj kvalifikis la situacion « ekstreme danĝera varmo ».

Laŭ la servoj pri prognozoj, la temperaturo sendube superos 40°C venontsemajne pro la malfrua komenciĝo de la musono, kiu estos akompanata de varma vento, nomita Loo, kiu venas de la dezerta Ŝtato Raĝastano, kaj de Pakistano.

Tiu intensa ondo de varmo kaŭzis altiĝon de la elektro-konsumado pro la klimatiziloj kaj ventoliloj, kiuj plene funkcias ĉe la loĝantoj. Pli kaj pli da ili fakte posedas tiajn aparatojn.

La malvarmigaj gasoj entenitaj en la klimatiziloj, kaj la kresko de energia konsumado pligravigas la klimatan ŝanĝiĝon.   

01/07/2021

Norda Ameriko alfrontas « danĝeran » ondon de varmo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/norda-ameriko-alfrontas-dangeran-ondon-de-varmo.html

26/06/2021

Madagaskaro  estas frapita de la unua malsatego kaŭzita de la klimata varmiĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/madagaskaro-estas-frapita-de-la-unua-malsatego-kauzita-de-la-klimata-varmigo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }