Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juillet 2021 4 22 /07 /juillet /2021 16:08

22/07/2021

La plej juna viktimo estis nur 14-jara. Antaŭ dek jaroj, sur la norvegia insuleto Utøya, 69 personoj, plimulte adoleskantoj, estis masakritaj de la ekstremdekstrulo Anders Breivik. Ĉiujare, eĉ se tio malfacilas, Ingvild Locien reiras tien.

« Ĉi tie estis la paradizo », ŝi rakontas emociite. « Tagon antaŭen, estis koncerto kaj la etoso estis mojosa. Nokton poste, 69 inter ni estis mortintaj. En tiu salono ĉeestis homamaso, do fuĝi estis tre malfacile. Kelkaj kaŝiĝis malantaŭ piano, sed ankaŭ ili mortis. Ni estis tiel junaj ».

Ingvild kaŝiĝis en groto por eskapi la pafanton.

 

« Breivik volis puni la norvegian soci-demokration, puni movadon ; li akuzis ĝin, ke ĝi vendas Norvegion al migrado, al Islamo ».

Pierre-Henry Deshayes - Ĵurnalisto

 

Dum 72 minutoj, ĉi tiun 22an de julio 2011, la ekstremdekstra teroristo Anders Breivik pafmortigas tiujn junajn politikajn aktivulojn, kolektiĝintajn okaze de somerkampo de la laborista partio. Sur la tero, en la akvo, li finmortigas ilin senkompate, antaŭ ol esti arestita.

Kial tia malamego ? La ĵurnalisto Pierre-Henry Deshayes ricevis leterojn de la murdisto, post lia proceso, kiun li sekvis : « Breivik volis puni la norvegian soci-demokration, puni movadon ; li akuzis ĝin, ke ĝi vendis Norvegion al migrado, al Islamo ».

Sébastien Perreau, franca-norvegia civitano estis nur 14-jara, kiam li alvenis sur la insulo, kun 564 aliaj junuloj. Li evitis la masakron, sed lia frato ne havis tiun bonŝancon :

« Mi vidis la murdiston iri en la akvon kaj pafi al la homoj. Mi vidis la homojn sinki unu post la aliaj. Kelkaj estis en la arboj, kaj provis silenti. Ĉiuj estis mortintaj, kuŝantaj surgrunde. Dekoj kaj dekoj da personoj. Mi devis kuri sur ili, trapasi la mortintajn personojn ».

Ĵus antaŭ tiu masakro, Anders Breivik, eksplodigis veturilon en Oslo.

Li estis kondamnita je 21 jaroj da malliberejo pro la morto de sume 77 personoj.         

08/12/2020

Post la atencoj kontraŭ la moskeoj de Christchurch, Nov-Zelando agnoskas, ke ĝi neglektis la minacon de la blanka superecismo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/12/post-la-atencoj-kontrau-la-moskeoj-de-christchurch-nov-zelando-agnoskas-ke-gi-neglektis-la-minacon-de-la-blanka-superecismo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }