Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juin 2021 2 01 /06 /juin /2021 21:17

01/06/2021

Konsiderata kiel la plej terura masakro de Afrik-usonanoj fare de blankhaŭtaj tumultuloj, la masakro de Tulsa en 1921, vera freneziĝo de mortiga perforto okazigis la morton de 100 ĝis 300 personoj.

Mardon 1an de junio, la usona prezidento Joe Biden antaŭvidis viziton al Tulsa, dum nearmitaj Afrik-usonanoj vunditaj aŭ mortigitaj fare de policistoj plu estas emfaze menciitaj de la amaskomunikiloj en Usono.

Datita de 2001, la raporto de la Komisiono de Oklahomo pri la rasaj tumultoj en Tulsa mencias, ke inter 100 kaj 300 personoj mortis, inter kiuj multaj virinoj kaj infanoj. Tiu nombro estis reviziita en 2001, dum en 1921 la aŭtoritatoj menciis nur 45 mortintojn. La masakro de Tulsa, kiu okazis inter la 31a de majo kaj 1a de junio 1921, plu estas konsiderata kiel unu el la plej grava amasmortigo kontraŭ la afrik-usona komunumo.

Cent jarojn poste, tri elsaviĝintinoj el la masakro plu vivas. Ili postulas justicon. Antaŭ dek tagoj, Violet Fletcher, 107-jara atestis ĉe la Kongreso. Ŝi estis sepjara, kiam okazis la evento.

Ŝi memoras pri la perforta eksplodo, kiu estis longtempe ignorata de Usono. Jarcenton poste, Violet postulas reparaciojn : « Mi tieas por postuli justicon kaj mi petas de mia lando, ke ĝi agnosku tion, kio okazis en Tulsa en 1921. Mi neniam forgesos la perforton de tiu blankhaŭta homamaso, kiam ni forlasis nian hejmon. Mi plu vidas tiujn nigrulojn pafitajn, tiujn nigrajn korpojn vicigitajn sur la stratoj, mi plu sentas la odoron de la fumo kaj plu vidas la fajron, la komercejojn mastrumatajn de nigruloj, kiuj forbrulas, mi aŭdas la kriojn. Mi spertas ĉiutage tiun masakron ».

 

Neniuj kompensoj estas planitaj por la postvivantoj aŭ ilia idaro 

Preciza nombro de la viktimoj neniam estos konata, ĉar multaj korpoj estis ĵetitaj en la riveron, bruligitaj aŭ enterigitaj en anonimaj fosaĵoj. Krom la viktimoj, la kvartalo Greenwood, kromnomita « Black Wall Street » pro ĝia floranta prospero, estis grandparte detruita : pli ol 1 200 konstruaĵoj, laŭ certaj nombroj. Ses mil personoj estis poste arestitaj kaj miloj da aliaj troviĝis sen hejmo.     

Cent jarojn poste, organizaĵoj, kiel Human Rights Watch plu postulas reparaciojn, jen de la urbo Tulsa, jen de la Ŝtato Oklahomo. La municipaj aŭtoritatoj fokusiĝis al konstruado de historia centro, Greenwood Rising, kiu kostis pli ol 30 milionojn da dolaroj.

Tiu mono povus esti elspezita alimaniere, opinias Human Rights Watch. Violet Fletcher, ambaŭ aliaj postvivantoj kaj la posteuloj de la viktimoj de la masakro eĉ groŝon ne ricevis. Ili denuncas la ekspluatadon de sia terura historio fare de la municipo. En 2021, la demando pri rasaj neegalecoj plu estas aktuala en Usono. Kaj la vundoj ne ankoraŭ cikatriĝis.     

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }