Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 juin 2021 5 25 /06 /juin /2021 16:40

25/06/2021

De jaroj, la profitoj de la tabak-kompanioj senĉese kreskas, dum la salajroj en la takak-ekspluatejoj plu estas malaltaj. Pro tio, la laboristoj plu luktas por siaj fundamentaj homaj rajtoj. 
La laboristoj de la tabak-ekspluatejoj de Norda Karolino en Usono kampanjas por akiri agnoskon de sia rajto pri organizado kaj kolektiva intertraktado, cele al plibonigo de siaj viv- kaj labor-kondiĉoj.
La laboristoj unuiĝis ene de la Farm Labor Organizing Committee (FLOC), kiun British American Tobacco rifuzas agnoski. BAT rifuzas ankaŭ konfesi sian kulpecon en la malkonstruo de la sindikatoj en la farmbienoj de siaj provizantoj. 
Bonvolu subteni la FLOC en ĝia kampanjo por la digneco de la laboristoj kaj homaj rajtoj.

Retmesaĝo

BAT devas agadi por meti finon al la malobservadoj pri homaj rajtoj en sia provizad-ĉeno. Ni urĝe petas de BAT, ke ĝi engaĝiĝu en sincerajn intertraktadojn kun la Farm Labor Organizing Committee (FLOC), cele al akiro de akordo, kiu plene garantias la rajtojn de la tabak-laboristoj organiziĝi kaj kolektive intertraktadi. 

Partnerece kun la Farm Labor Organizing Committee (AFL-CIO),

Kaj la Internacia sindikato pri Nutrado, Agrikulturo, Hotelo, Restoracio, Pladvendado, Turismo, Tabako kaj Aliiĝintaj laboristaj Asocioj (IUF)

 

https://www.youtube.com/watch?v=lOrEEZVAOu8

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }