10/06/2021
Raporto de la Internacia Organizaĵo de Laboro kaj UNICEF taksas, ke komence de la jaro 2020, 160 milionoj da infanoj estis instigitaj al laboro, kio reprezentas kreskon de pli ol 8,4 milionoj en kvar jaroj.
Milionoj da infanoj riskas instigon al laboro pro la pandemio de Kovim-19, ĝuste kiam la mondo registras altiĝon de infanlaboro, kio ne okazis dum la lastaj du jardekoj. Pri tio atentigis Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭdon 19an de junio.
Kunlabora raporto de la Internacia Organizaĵo de Laboro kaj Unicef, la agentejo de UN taskita pri la bonstato de la infanoj taksas, ke komence de la jaro 2020, 160 milionoj da infanoj estis trudataj labori, t.e 8,4 milionoj pli en daŭro de kvar jaroj. Se la nunaj prognozoj pri krekso de la malriĉeco realiĝos, naŭ pliaj milionoj da infanoj estos trudataj labori antaŭ la fino de la venonta jaro, laŭ la raporto.
Sed la statistikaj modeloj montras, ke tiu nombro povus esti pli ol kvinoble pli alta, atentigis Claudia Cappa, statistikistino kaj kun-aŭtorino de la raporto.
« Se la socialaj protektoj malkreskas kompare kun la nuna nivelo, pro rigorecaj aranĝoj kaj aliaj faktoroj, la nombro de infanoj truditaj labori povus kreskegi je plus 46 milionoj » antaŭ la fino de la jaro 2022, ŝi eksplikis.
13/11/2013
Malio : minaj kaj petrolaj tagoj : almenaŭ 20.000 infanoj ekspluatataj en la venenaj orminejoj