Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 juin 2021 6 19 /06 /juin /2021 21:16
UNICEF / UN0185401 / Sanadiki

19/06/2021

Céline Schmitt, la porparolanto por Francio de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj raportas, ke inter la 80 milionoj da rifuĝintoj en la mondo, 42% estas infanoj.

En la mondo, la nombro de rifuĝintoj duobliĝis en daŭro de dek jaroj. Tiu situacio estas maltrankviliga, aparte por la infanoj, kiuj reprezentas « 42% el la 80 milionoj da personoj, kiuj estas trude delokitaj kun malfacilaĵoj pri ekzemple aliro al sano kaj edukado. Tiuj malfacilaĵoj eĉ pligraviĝas, ĉar la konfliktoj daŭras », mencias Céline Schmitt, porparolanto por Francio de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj.

Video en la franca:

85% el la rifuĝintoj en la mondo estas akceptitaj en la evolulandoj. Solidareco inter la landoj mankas

Céline Schmitt substrekas, ke « 85% el la rifuĝintoj en la mondo estas akceptitaj en la evolulandoj ». Ŝi alvokis la « estrojn de la mondo trovi solvojn. La solvo postulas laboron por la paco, solvon de la konfliktoj, plifortigon de la paco. Sed trovi solvon por la rifuĝintoj nun, estas ankaŭ provizi humanitaran helpon, kio signifas interalie subteni la landojn, kiuj akceptas la plimulton de rifuĝintoj. Tio signifas ankaŭ provizi laŭleĝajn migradvojojn aparte por la plej vundeblaj rifuĝintoj ». 

Video en la angla:

20/05/2021

Enlandaj militoj, klimato : en la tuta mondo, 55 milionoj da rifuĝintoj en sia propra lando

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/enlandaj-militoj-klimato-en-la-tuta-mondo-55-milionoj-da-rifugintoj-en-sia-propra-lando.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }