Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 juin 2021 5 18 /06 /juin /2021 21:14
Noureddine Ahmed//SIPA

18/06/2021

De post la 8a de junio, kolizioj okazas ĉiunokte, interalie post la morto de junulo dum lia aresto fare de policistoj.

La situacio ne trankviliĝas en Tunizio. Por la oka sinsekva nokto, tumulto okazis mardon vespere en la ĉirkaŭurbo de Tunizo, reage al la policaj perfortoj. Merkredon, fronte al tiuj tumultoj, la registaro ŝajnis singardema.

La Ĉefministro Hichem Mechichi, kiu estas ankaŭ provizora ministro pri internaj aferoj, aŭ reprezentanto de la registaro, estos aŭskultita ĵaŭdon aŭ vendredon ĉe la Parlamento fare de la administrado pri armeaj aferoj, menciis merkredon la buroo de la Asembleo.

 

Policistoj estis provizore eksigitaj

La unuaj kolizioj okazis la 8an de junio en Sidi Hassine reage al la morto de junulo Ahmed Ben Ammar, kelkajn horojn pli frue, dum lia aresto fare de policistoj. Video, kiu fariĝis virala en la sociaj retoj ankaŭ nutris la koleron. Ĝi montris neplenaĝulon, arestitan marĝene de la funebro de la junulo. Tiu neplenaĝulo estis malvestita de civilvestitaj policistoj, antaŭ ol esti frapita kaj kondukita nude al polica veturilo.       

La ministrejo de Internaj aferoj menciis, ke ĝi malfermis enketon pri ambaŭ aferoj kaj eksigis provizore la policistojn kulpintajn pri tiuj agoj. Ĝi tamen unue asertis, ke la neplenaĝulo, ebria, malvestis sin mem.  

Unuiĝintaj Nacioj esprimis sian maltrankviliĝon fronte al la multobliĝo de policaj perfortoj en Tunizio, kiuj estas laŭ ĝi signoj de « kontinua misfunkciado ene de la servoj pri interna sekureco, kies solvo postulas nepran volon tiom de la ekzekutiva kiom de la justica potenco ». Merkredon, la Nacia sindikato de tuniziaj ĵurnalistoj (NSTĴ) menciis, ke ĝi intencas plendi kiel viktimo, kun dekoj da aliaj organizaĵoj pri Homaj rajtoj, en la okazantaj enketoj. Ili ankaŭ alvokis al manifestacioj, subtene al la viktimoj de la policaj perfortoj.           

19/01/2021

Tunizio : pli ol 600 personoj arestitaj post nokto da ribeloj en multaj urboj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/tunizio-pli-ol-600-personoj-arestitaj-post-nokto-da-ribeloj-en-multaj-urboj.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }