/image%2F0553642%2F20210612%2Fob_1b45a7_4870.jpg)
12/06/2021
En junio 2020, Yachiyoda Alloy Wheel Co. Ltd maldungis 32 membrojn de la sindikato aliĝinta al la Konfederacio de la Industriaj Laboristoj de Tajlando (KILT). Kiam la aktivecoj de la entrepreno estis interrompitaj dum 4 semajnoj en majo kaj junio 2020, la sindikatanoj rifuzis sekvi la instrukciojn de la entrepreno, kiu trudis la laboristojn peti helpon de fonduso. Tiu ĉi intencis pagi al ili nur 62% el iliaj salajroj. En septembro 2020, la entrepreno maldungis 5 sindikatajn gvidantojn, inter kiuj Pichetsak Kansorn, Sakchai Sritanai kaj Sarawut Sunornkum. Ili estis akuzitaj, ke ili petis de membroj de la sindikato, ke ili infektu la produktadon de radoj en forno. La sindikato refutis la senbazan aserton. La entrepreno insistis pri la fakto, ke ĝi ne volas sindikaton.
/image%2F0553642%2F20210612%2Fob_4976d6_3640625832-e3c338a7b2-c.jpg)
Retmesaĝo :
Mi subtenas la alvokon de la KILT kaj IndustriALL, kiuj postulas de Yachiyoda, ke ĝi reenpostenigu la 37 sindikatanojn kun nepagitaj salajroj, avantaĝoj kaj kromsalajroj pro servodaŭro. Mi urĝe petas de Yachiyoda, ke ĝi metu finon al la sindikata malkonstruado, kaj organizu socialan dialogon por diskuti pri la reenpostenigo kun la sindikato.
/image%2F0553642%2F20210612%2Fob_ed8c04_cilt100.jpg)
/image%2F0553642%2F20210612%2Fob_5a0d94_industriall.gif)