Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 juin 2021 2 29 /06 /juin /2021 09:01
AP Foto/Nasser Nasser

28/06/2021

En okupaciata Cisjordanio, la Palestinanoj plu estas mobilizitaj sur la stratoj por protesti kontraŭ la morto de la fama aktivulo Nizar Banat, 43-jara, konata pro siaj viglaj kaj senkaŝaj kritikoj en la sociaj retoj kontraŭ la koruptado de la registaro.

Ĵaŭdon 25an de junio frumatene, Nizar Banat estis arestita kaj ĝismorte frapita fare de la sekurecaj fortoj de la Palestina Aŭtoritato. Vendredon en Hebrono, miloj da personoj partoprenis lian funebron. Mohammad Shtayyeh, Ĉefministro de la Palestina Aŭtoritato indikis, ke li malfermis enketon pri lia morto. Sed laŭ la Palestinanoj, tio ne sufiĉas. Kaj en tiu tria tago da manifestacioj, en Ramalaho kaj Hebrono, perforto denove okazis.         

En Ramalaho, sidejo de la Palestina Aŭtoritato, centoj da palestinaj manifestaciantoj denove kolektiĝis pasintan sabaton. « La popolo volas renversi la reĝimon », « Abbas, demisiu ! » ili ĉiuj kantis koruse, svingante fotojn de Nizar Banat kaj palestinajn flagojn.

Alveninte apud la prezidenta rezidejo de Maĥmud ABBAS, defendantoj de la prezidento blokis la kolektiĝon. Kelkaj ĵetis ŝtonojn, kaj la palestina sekureco ĵetis surdigajn grenadojn kaj larmigajn gasojn al la homamaso, kiu disigas sin kaj poste revenas, tio ĉi plurajn fojojn.

Ankaŭ civilvestitaj policistoj ĉeestis, kiuj frapis kaj arestis kelkajn aktivulojn. Sume, almenaŭ dudek personoj kaj kvin ĵurnalistoj estis vunditaj.

La manifestaciantoj precizigis, ke manke de respondo ili ne intencas haltigi sian agadon. Ili ankaŭ deziras ŝanĝon de reĝimo pro la aŭtoritataj drivoj de sia registaro. Laŭ opinisondo publikigita meze de junio fare de esplorcentro en Ramalaho, 84% el al Palestinanoj opinias, ke la Palestina Aŭtoritato estas koruptita.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }