20/06/2021
Bildo: NENIU HOMO ESTAS KONTRAŬLEĜA
Ili denuncas la « nehumanan » traktadon suferitan de la migrantoj kaj rifuĝintoj, kiuj provas atingi Eŭropon serĉe al pli bona vivo.
Pasintan sabaton, cento da membroj de Neregistara Organizaĵo pri Homaj rajtoj, venintaj de pluraj landoj de Eŭropa Unio, blokis la trafikon dum pluraj horoj ĉe la limpasejo de Maljevac, inter Kroatio kaj Bosnio. Tiu strategia loko estas ofte uzata de la migrantoj por atingi EU-n.
« Homoj subtenas nin en Hispanio, Germanio, Francio, Aŭstrio, ankaŭ en Slovenio. Ĉiuj ĉi organizaĵoj estas konsternitaj de la eŭropaj politikoj, koncerne la migradon. Ni estas ĉi tie por protesti kontraŭ tiu situacio, ni estas ĉi tie por postuli abolon de Frontex, por garantii fundamentajn rajtojn al ĉiuj homoj », listigas Francesco Cibati, prezidanto de la itala organizaĵo pri Homaj rajtoj Linea D'Ombra.
La manifestaciantoj postulas interalie ĉesigon de la elpeladoj de migrantoj el EU, azilon por tiuj, kiuj bezonas ĝin, sed ankaŭ tujan finon de la perfortaj operacoj de forpuŝo de la migrantoj kondukitaj de kroataj policistoj. Efektive, multaj asertoj akuzas ilin pri perfortaj kaj ekscesaj sintenoj kontraŭ la migrantoj, kion la aŭtoritatoj de la lando neas de ĉiam.
« Eŭropa Unio retropuŝas perforte la homojn, certigas Francesco Cibati, kaj la kroata polico faras tion nome de Eŭropa Unio, kaj estas pagitaj de ĝi. Ni estas ĉi tie por protesti kontraŭ tiu situacio, kiu estas netolerebla ».
Balkanoj estas strategia zono de la migrado al okcidento de Eŭropa Unio.
La migrantoj, kiu fuĝas militon kaj malriĉecon en Mez-Oriento aŭ Azio, unue trapasas Turkion, poste provas trapasi Grekion aŭ Bulgarion, antaŭ ol direktiĝi al Nord-Makedonio, Serbio kaj Bosnio.
Hungara : https://www.youtube.com/watch?v=InedPBp-K30
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=Y1djUqKb0HI
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=ocD_OI2C5XA&feature=emb_logo
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=vbTI_yWO5NU
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=sfp9EkSb_kM
20/10/2015
Balkanoj : Landlimoj fermitaj : miloj da rifuĝintoj blokataj en Kroatio