Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juin 2021 6 26 /06 /juin /2021 20:10
© Viviane Rakotoarivony/UN Handout via Reuters

26/06/2021

En Madagaskaro, malsatego minacas 400 000 personojn, kiuj estas kelkfoje devigataj manĝi akridojn, kakto-foliojn kaj eĉ koton, alarmis vendredon respondeculo de Unuiĝintaj Nacioj emfazante, ke temas pri la unua lando en la mondo, kiu spertas malsaton kaŭzitan de la krizo pri klimata varmiĝo.

La malsatego en Madagaskaro disvastiĝas terure kun 400 000 personoj submetitaj al tuja risko de malsatego, alarmis vendredon 25an de junio la ĉefo de la Monda Nutraĵa Programo (MNP) en la lando, David Beasley. « Se ni ne agadas kiel eble plej rapide, la nombro de personoj, kiu frontos malsategon atingos 500 000 post kelkaj monatoj », li alarmis en Tvitero.

Vendredon, la regiona direktorino de la MNP por Sud-Afriko, Lola Castro, kiu akompanis David Beasley, dum antaŭnelonga surloka vojaĝo, elvokis « situacion ege katastrofan ». « La plej malbono estas venonta », ŝi prognozis.

« Homoj riskas malsategon, kvankam konflikto ne ĉeestas. Ekzistas nur la klimata ŝanĝiĝo kun la plej teruraj efikoj, kiuj grave tuŝas ilin », ŝi aldonis juĝante, ke « rapida agado de la internacia komunumo estas ekstreme necesa ».

 

« Tiuj homoj tute ne partoprenis al la klimata ŝanĝiĝo kaj ili nun portas la tutan pezon de ĝi »

« Tiuj homoj tute ne partoprenis al la klimata ŝanĝiĝo kaj ili nun portas la tutan pezon de ĝi », ŝi kalcitris, citinte David Beasley.

La malsatego estas aparte grava sude de la lando. Antaŭ pli ol monato, UN jam alarmis pri kreskanta malsatego, kiu endanĝerigas pli ol milonon da personoj.             

La insulo de la Hinda Oceano plu estas malfacile alirebla al helpantoj kaj mediatoj pro la pandemio de Kovim-19, kaj pro la striktigoj, kiuj akompanas ĝin. Ankaŭ la humanitaraj agentejoj malfacile atentigas pri la tragedio, kaj financaj rimedoj mankas por alporti sufiĉe da helpo.     

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }