Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 juin 2021 5 04 /06 /juin /2021 21:41
Picture alliance

04/06/2021

Tiujn lastajn monatojn, Grekio sin ekipis per novaj iloj, celantaj malhelpi la migrantojn eniri sur la eŭropan teritorion tra la terlandlimo kun Turkio. Inter ili troviĝas brueg-kanono kapablas atingi la sonvolumon de jetmotoro, mencias la belga ĵurnalo De Standaard.

« Grekio profitis la pandemiajn monatojn por testi prigardadan reton je alta teknologio laŭlonge de la 200 kilometroj da terlandlimo, kiun ĝi dividas kun Turkio », konstatas frontpaĝe la ĵurnalo De Standaard. La aranĝo konsistas interalie el « nova apartiga muro el ŝtalo, kaj elrigardoturoj provizitaj per kameraoj, noktovidiloj kaj sentiloj ». Sed tio, kio plej konsternas la belgan ĵurnalon estas la nova ilo testita de Grekio por forpuŝi la migrantojn :

Brueg-kanobo, metita sur kirasaŭton, per kio la landlima polico « sendas » surdigan bruon trans la turkan landlimon. Tiu « brueg-kanono povas atingi la sonnivelon de jetmotoro ».

Pri la temo, De Standaard pridemandis la nederlandan eŭrodeputitinon Tineke Strik (verda maldekstro), kiu revenas de misio en Grekio. Ŝi substrekas :

« Ni tiel penis por timegi la migrantojn kaj malhelpi ilin eniri, ke mi ne scias kiel rifuĝinto povus plu eniri en Eŭropan Union. Fakte peti azilon nun ne plu eblas ».

   

La « ŝildo » de Eŭropo 

Ŝi ankaŭ substrekis, ke la landoj kiel Grekio, kiuj havas landlimon kun ekstero de EU « suferas grandegan premon de la cetero de Eŭropa Unio por prigardi ĝin ». Laŭ Tineke Strik, ja la Eŭropa Komisiono intervenu por garantii la respekton de la azilrajto.     

Kiel memorigas De Standaard, la Komisiono estas embarasita pro la akuzoj raportitaj de multaj atestantoj, laŭ kiuj la greka marborda polico kaj la agentejo Frontex retropelas migrantojn en la maron.

La Komisiono ja « provizis al Grekio centojn da milionoj da eŭroj de post 2015 por laŭeble starigi baradon ĉe la ekstera landlimo de Unio ». Ĉu ne ja la prezidentino de la Komisiono, kiu dankis Grekion pasintjare asertante, ke ĝi utilas kiel ŝildo por Eŭropo ?   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }