Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 juin 2021 3 02 /06 /juin /2021 14:45

02/06/2021

De post la 28-a de aprilo 2021, la kolombia popolo plenumas ĝeneralan strikon. Tiu striko komenciĝis reage al imposta reformo, kiu celis kreskigi enspezojn, plialtigante la akcizojn de la bazaj nutraĵoj kaj de la esencaj servoj kiel akvo, elektro, gaso kaj sanigo.     

La striko komenciĝis postulante intertraktadon koncerne la urĝan planon prezentitan al la registaro fare de la Nacia komitato de striko. Vastaj sektoroj de la loĝantaro, inkluzive de la sindikato ISP de Kolombio, kaj aparte la junularo, partoprenis amase al la manifestacioj sur la stratoj de la lando.   

La registaro de Ivan Duque respondis per represio kaj drastaj perfortoj. La Nacia komitato de striko denuncis almenaŭ 2 387 kazojn da policaj perfortoj, 50 mortintojn, 578 vunditojn (inter kiuj 40 viktimojn ĉe la okuloj), 524 malaperintojn, 1 200 arbitrajn enkarcerigojn, 21 kazojn da seksperfortoj kontraŭ virinoj kaj 87 kazojn da genraj perfortoj de post la komenciĝo de la mobilizado, kio konsistigas humanitaran krizon je grandamplekso.         

Sed la kolombianoj plu surstratiĝas kaj estas venkantaj. La imposta reformo estis forlasita, la ministro pri financoj eksiĝis kaj la kontestita leĝprojekto celanta privatigi la sansektoron estis forlasita.

La rajto pace manifestacii estas fundamento de la demokratio.

Kuniĝu kun la kolombia popolo por postuli de la registaro, ke ĝi ĉesigu la ŝtatan perforton, komencu tuj intertraktadojn kun la Nacia komitato de striko kaj respondu favore al la petoj de la Interamerika komisiono pri Homaj rajtoj (IKHR) kaj de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj pri laborvizitoj en Kolombio.

Retmesaĝo :

Exijo al gobierno colombiano que ponga fin inmediatamente a la violencia contra los manifestantes y que inicie negociaciones con el Comité Nacional de Paro. El derecho a la protesta pacífica es fundamental para la democracia.

La oferta de la Comisión Interamericana de Derechos Humanos (CIDH) de visitar Colombia debe ser aceptada sin más demora.

 

Mi postulas de la kolombia registaro, ke ĝi tuj ĉesigu la perforton kontraŭ la manifestaciantoj kaj komencu intertraktadojn kun la Nacia komitato de striko. La rajto pace manifestacii estas fundamento de la demokratio.

La peto de la Interamerika komisiono pri Homaj rajtoj (IKHR) iri al Kolombio estu senprokraste akceptita.    

Partnerece kun Internacio de la Publikaj Servoj, internacia sindikata federacio, kiu grupigas pli ol 700 sindikatojn, kaj reprezentas 30 milionojn da laboristoj en 154 landoj, kaj la kolombiaj aliĝintoj de la ISP.  

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }