Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 juin 2021 4 17 /06 /juin /2021 21:23
AFP

17/06/2021

Preskaŭ kvindek tagojn post la komenciĝo de la popola ribelo kontraŭ la registaro de Iván Duque, la manifestaciantoj de la urbo Kalio (Cali), epicentro de la kolombia movado, konstruis monumenton omaĝe al la rezistado. Ĝi reprezentas levitan pugnon dek du metrojn alta, afiŝante la vorton « Rezistado ».

Dimanĉon 13an de junio, pluraj miloj da personoj konverĝis al la placo Puerto Rellena de Cali, alinomita Resistencia (« rezistado ») fare de la manifestaciantoj, rakontas El Espectador. La kolombianoj, kiuj komencis la 28an de aprilo viglan batalon kontraŭ la registaro de Iván Duque, starigis pugnon el cemento honore al la popola movado. Buntita kaj ornamita per bildoj de viktimoj de la perforta represio, la monumento dek du metrojn alta svingas afiŝtabulon kun la vorto « rezistado » inter siaj kunpremitaj fingroj.         

De la komenciĝo de la movado, la urbo Kalio, tria plej loĝata urbo de Kolombio, estas la epicentro de la manifestacioj. Tridek junuloj mortis ĉi tie, memorigas Semama. La urbo ankaŭ estas la naskiĝurbo de Unua Vico (Primera línea), grupo de junaj protestantoj, kiu formiĝis pasintan majon, kaj kies membroj imagis la monumenton.

 

Urbo, kiu kontraŭas la Ŝtaton

Tiujn lastajn semajnojn la placo, kie stariĝas la levita pugno, subtenata de tri ferkolonoj, fariĝis « danĝera loko », rakontas juna artisto intervjuita de la retejo Cali 24 horas.

« Ni ĉi tie aŭdis pafojn, kaj atakoj estis plenumintaj de armitaj civiluloj, sed de kiam ni komencis la konstruadon de la monumento, la homoj revenis ».

Tiu evento okazis en trankvilo kaj sen polica ĉeesto, kaj la reprezentantoj de la urbodomo de Kalio akompanis la popolan omaĝon, raportas la kolombia informretejo Las 2 Orillas. La lokaj elektitoj, kiuj malkaŝe kontraŭas la nacian registaron, kaj la urbestro Jorge Iván Ospina, estas submetitaj al prepara enketo, ĉar ili ne « plenumis sian publikan funkcion, kiu konsistas garantii la rajtojn de la loĝantaro, kiu ne partoprenas la manifestaciojn », eksplikas El País Colombia.

« Ni petas agnoskon de tiu monumento kiel kultura esprimo de la historia momento, kiun ni spertas nun », reagis siaflanke surloka elektito ĉe la mikrofono de RCN RadioMalgraŭ ilia malsimileco, la verko tamen memorigas la « Diinon de demokratio », realigitan de la studentoj de la Nacia Lernejo pri Belartoj de Pekino dum la manifestacioj de la placo Tian An Men en 1989.

02/06/2021

Kolombio : Labourstart Kampanjo : Ĉesigu la perfortajn atakojn kontraŭ la manifestaciantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/kolombio-labourstart-kampanjo-cesigu-la-perfortajn-atakojn-kontrau-la-manifestaciantoj.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }