Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 juin 2021 3 16 /06 /juin /2021 21:24

16/06/2021

« La malapero de la somera bankizo en Arkto estas unu el la unuaj minoj en minkampo », eksplikis Markus Rex, respondeculo de la plej grava scienca ekspedicio iam kondukita ĉe Norda Poluso.

Tio estas la plej malbona scenaro prikonsiderata de la sciencistoj : la baskulo de la mondo en neinversigeblan klimatan varmiĝon. Tiu mekanismo eble jam komenciĝis, kun katastrofaj konsekvencoj tiel por la glaĉeroj de Norda Poluso, kiel la Granda Koral-barilo, alarmas Markus Rex, respondeculo pri la plej grava scienca ekspedicio iam kondukita en Norda Poluso, en gazetkunsido okazinta en Berlino mardon 15-an de junio.        

« La malapero de la somera bankizo en Arkto estas unu el la unuaj minoj en minkampo, unu el la baskulpunktoj, kiujn ni unuatempe spertos, kiam ni ekscese plivarmigos la planedon », eksplikis la klimatologo-esploristo kaj fizikisto, ok monatojn post lia reveno de la internacia misio kondukita en Arkto. Kaj li aldonis : « Ni povas demandi nin, ĉu ni jam paŝis sur mino kaj estigis la komenciĝon de la eksplodo ».

 

Serio da konsekvencoj

Se tiu baskulpunkto jam estas transpasita, ĝi povus estigi serion da malutilaj efikoj, alarmas la sciencisto. La klimata varmiĝo povus tiam pligraviĝi kaj kaŭzi « malaperon de la glaciĉapo de Gronlando aŭ la degelon de pli kaj pli vastaj zonoj de la arkta permafrosto », kiuj siaflanke altigos la temperaturon de la Tero. La planedo eble jam estas enplektita en tiun inferan spiralon, ĉar la retroiro de la somera bankizo estas konsiderata de la sciencistoj kiel la «epicentro de la ĝenerala plivarmiĝo ».        

Nu, la observadoj realigitaj de la internaciaj skipoj ĉe la Norda Poluso estas maltrankviligaj. En oktobro 2020, kiam la glacirompilo Polarstern el la germana instituto Alfred-Wegener revenis al sia hejm-haveno, la ĉefo de la misio alarmis, ke la bankizo fandiĝas je « katastrofa rapideco ». La esploristo avertis, ke « nur la observado dum la venontaj jaroj ebligos determini, ĉu ni ankoraŭ povas savi la arktan bankizon dum la tuta jaro, danke al kohera protektado de la klimato ».

21/05/2021

Antarkto : la glacio fandiĝas je zorgodona ritmo, la plej dika glacimonto en la mondo ĵus rompiĝis

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/antarkto-la-glacio-fandigas-je-zorgodona-ritmo-la-plej-dika-glacimonto-en-la-mondo-jus-rompigis.html

15/10/2020

Aŭstralio: la klimata varmiĝo iom post iom mortigas la Grandan Koral-barilon, 50% el la koralo malaperis en daŭro de 25 jaroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/10/australio-la-klimata-varmigo-iom-post-iom-mortigas-la-grandan-koral-barilon-50-el-la-koralo-malaperis-en-dauro-de-25-jaroj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }