/image%2F0553642%2F20210611%2Fob_1fde4f_sans-titre.jpg)
11/06/2021
Tiu projekto, subtenata de la registaro, sed kritikata de la ekologiistoj estis lanĉita en 2008.
La kontestita projekto de la naftodukto Keystone XL inter Kanado kaj Usono estas forlasita, anoncis merkredon 9an de junio la kanada operatoro TC Energy, preskaŭ kvin monatojn post la decido de la usona prezidento Joe Biden, kiu blokis ĝin. « TC Energy konfirmis hodiaŭ, post kompleta ekzameno pri opcioj kaj post konsultado de sia partnero la registaro de Alberto, metis punktofinon al la projekto de la naftodukto Keystone XL », li anoncis en komunikaĵo.
La kanada grupo anoncis interrompon de siaj laboraĵoj kelkajn horojn antaŭ la subskribo de la dekreto fare de Joe Biden, la 20an de januaro, ekde la enposteniĝo de la nova usona prezidento. La grupo, bazita en Kalgario, en Kanada Okcidento, esprimis sian elreviĝon, kaj anoncis konsekvence « la maldungon de miloj da sindikataj laboristoj ».
Tiu projekto, subtenata de Otavo, sed kritikata de la ekologiistoj, estis lanĉita en 2008. Jam nuligita unuan fojon fare de Barack Obama, ĉar juĝita tro poluanta, ĝi estis relanĉita fare de Donald Trump pro ekonomiaj kialoj.
/image%2F0553642%2F20210611%2Fob_a59b8f_keystone-map.gif)
/image%2F0553642%2F20210611%2Fob_98849a_ob-6cc997-keystone-xl-pipeline-manifes.jpg)
/image%2F0553642%2F20210611%2Fob_cca079_ob-05a0c1-keystone.jpg)