Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juin 2021 2 22 /06 /juin /2021 21:09
S-ino Sun Ratha, S° Yim Leang Hy kaj S° Ly Chandaravuth

22/06/2021

La aresto de tri aktivuloj de organizaĵo pri protektado de la medio estigas indignon en Kamboĝo. Ili estas akuzataj pri terorismo kaj riskas inter kvin kaj dek jarojn da malliberejo.

La reagoj estas viglaj en Kamboĝo post la persekutoj engaĝitaj la 21an de junio kontraŭ medidefendantoj ligitaj al la asocio Mother Nature.

Sun Ratha, Ly Chandaravuth kaj Yim Leanghy, aktivuloj en tiu organizaĵo, riskas inter kvin kaj dek jarojn da malliberejo. Ili estas akuzataj pri konspiro cele al renverso de la registaro kaj insultoj kontraŭ la reĝo. Sun Ratha kaj Ly Chandaravuth estis arestitaj, kiam ili filmis kloakon, kiu elverŝiĝas en la riveron Tonlé Sap, proksime de la reĝa palaco en Pnompeno, la kamboĝa ĉefurbo. 

De multaj jaroj, Mother Nature estas celita de la registaro, memorigas Cambodianess. Tiu NeRegistara Organizaĵo estis malfondita kaj ĝia statuso de NRO estis nuligita de la registaro en septembro 2017. Du jarojn antaŭe, la respondeculo de la grupo, Alejandro Gonzalez-Davidson estis elpelita kun malpermeso eniri en Reĝlandon.

Mother Nature estas konata kaj aprezata de multaj Kamboĝanoj pro siaj atentigaj agoj kontraŭ la projektoj de disvolviĝo, detruigaj por la medio. En Kamboĝo, ĝia agado kaj populareco ege malplaĉas al la registaro.

 

Kiuj estas la pruvoj ?

Cambodianness detaligas, ke pasintan majon, tri aktivuloj de Mother Nature jam estis kondamnitaj je punoj de dek ok ĝis dudek monatoj da malliberejo, ĉar ili organizis manifestacion kontraŭ plenigo de lago en Pnompeno. En marto 2020, aliaj aktivuloj estis portempe arestitaj, ĉar ili organizis biciklan manifestacion inter Koh Kong kaj Pnompeno, por atentigi pri la detruado de la naturo en la provinco de Koh Kong, kies ekosistemo estas riĉa kaj malfortika.        

Laŭ Cambodianess, la porparolanto de la ministrejo pri Justico, Chin Malin mencias, ke nerefuteblaj pruvoj ekzistas pri la terorisma karaktero de la aktivecoj de Mother Nature. Laŭ li :

« La aktivecoj favore al medio estas trompaĵo. Fakte, temas pri krimuloj ».

 

Amasa opozicio en Interreto

Tiuj argumentoj ne konvinkis la retanojn, mencias Cambodianess.

La foresto de pruvoj kaj la ripetita uzado de juĝaj rimedoj fare de la registaro por « silentigi la kritikajn voĉojn, kiuj emfazas ĝenajn verojn, estis tre malbone akceptitaj ».

« Aparte ŝokis la retanojn la fakto, ke la aktivuloj de Mother Nature estu kvalifikitaj teroristoj », rakontas Cambodianess.

« Miloj da personoj dividis, amis, komentis la Fejskuk-paĝon de Mother Nature en la tagoj, kiuj sekvis la arestojn. Ankaŭ famuloj miregis, ke aktivuloj pri medio estu prezentitaj kiel teroristoj ».

Tiu mobilizado trovis eĥon ĉe la sveda aktivulino pri medio Greta Thunberg, kiu alvokis en sia tviter-paĝo al protektado de la medidefendantoj.          

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }