Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 juin 2021 7 27 /06 /juin /2021 20:45

27/06/2021

Bildo : La Internacia Observejo pri Malliberejoj denuncas multiĝon de ratoj, cimoj, blatoj, puloj en la puncentro de Frenes.

La nombro de personoj enkarcerigitaj en la francaj malliberejoj denove kreskis en majo, kaj atingas 66 591 malliberulojn la 1an de junio, laŭ la statistikoj provizitaj de la ministejo pri Justico konsultitaj dimanĉon fare de la franca novaĵagentejo AFP.

En la 1a de junio 2021, 66 591 personoj estis malliberigitaj por 60 794 liberaj lokoj. Ili estis 65 384 pasintan monaton, kio reprezentas kreskon de 1,8% en monato. En daŭro de jaro, la karcera populacio kreskis je 14,6%

La karcera denseco de populacio en la 188 punaj establaĵoj de ĉeflanda kaj transmara Francio atingas 109,5% kompare kun 108% en la 1a de majo. 

Ĝi atingas 128,6% en la provizoraj malliberejoj, kie estas enkarcerigitaj la malliberuloj atende de juĝo, kaj tiuj kondamnitaj je mallongaj punoj.

La karcera denseco eĉ atingas 210,3% en La Roche-sur-Yon aŭ 200% en Tarbes.

Je la 1a de junio, 908 malliberuloj kontentiĝis pri surtera matraco.

Inter la enkarcerigitaj personoj, 28,8% (t.e 19.168) estas enkarcerigitaj atende de sia juĝo.

La nombro de neplenaĝuloj malliberigitaj iomete kreskis (+0,1%), kun 779 je la 1a de junio kompare kun 776 monaton antaŭe. Ili reprezentas 1,2% el la tuta karcera populacio.       

La nombro de detenitaj virinoj (3,3%) plu estas stabila.

Sume, 82 000 personoj estis malliberigitaj je la 1a de junio, inter kiuj 15 409 ne detenitaj, kiuj estas submetitaj al elektronika piedkateno (14.701) aŭ nokto-mallibereco (708).

La karcera troloĝado estas regule denuncita.

En januaro 2020, Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (EKHR) kondamnis Francion pro detenkondiĉoj en troloĝataj malliberejoj, kaj rekomendis decidi aranĝojn fronte al tiu « struktura problemo ».

La kronvirusa epidemio draste malkreskigis la karceran populacion : pro malpli da malliberigoj kaj aranĝoj pro anticipaj liberigoj, la okupa procento pasis printempe 2020 sub la sojlo de 100%.

Sed de post septembro 2020, la rekomenco de plena juĝa aktiveco, la nombro de enkarcerigoj senĉese kreskas.    

30/01/2020

Francio estas kondamnita de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj pro karcera troloĝado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/01/francio-estas-kondamnita-de-la-europa-kortumo-pri-homaj-rajtoj-pro-karcera-trologado.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }