Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 juin 2021 7 13 /06 /juin /2021 21:27

13/06/2021

Apenaŭ inaŭgurita, ĝi jam estas duon-plena…

Sude de Tunizio, nova tombejo akceptas la kadavrojn de migrantoj, nekonataj kaj mortintaj sur la vojo al Eŭropo kaj elĵetitaj el la Mediteranea maro.

La « Afrika Ĝardeno », tiel nomita de sia kreinto Rachid Koraïchi, artisto kaj religia alĝeria viro, devas redoni al ili ilian dignecon, kaj iam eble ilian nomon.          

Ĝis tiu momento, oni ekzemple povas legi sur la nomplatoj : « Viro kun ruĝa pantalono, plaĝo de Ĝerbao » kaj la daton, kiam la korpo grundis…

« Tio ne estas sciencfikcio. Sciante pri tio, kion alportas la maro, kion alportas la maraj ondoj ĉi tien, estas klare ke tiu tombejo estos plenplena post nelonge da tempo », bedaŭregas Rachid Koraïchi. 

La artisto aĉetis tiun terenon en Zarzis, apud la libia landlimo, en 2018. Ĉi-semajne, la tombejo estis inaŭgurita de la direktorino de Unesco Audrey Azoulay.

Preĝejo estis konstruita, kaj ankaŭ konstruaĵoj por fari nekropsiojn surloke, kaj faciligi identigon.

La analizoj estas nun plenumitaj de la malsanulejo de Gabès, 140 kilometrojn for de tie, kio devigas la aŭtoritatojn transporti la kadavrojn en malfacilaj kondiĉoj.   

Vicky, Niĝerianino 26-jara, kiu alvenis en Tunizion perpiede post pluraj vanaj provoj atingi Italion forirante de Libio, ege emociiĝas promenante en la aleoj :

« Multaj vivoj malaperis. Multaj personoj, kiuj deziris atingi Eŭropon, sed ne sukcesis. Multaj personoj, kiuj havas familion, kiuj serĉas ilin, ne sciante pri ilia morto. Vidi tiujn ĉi tombojn ege malĝojigas min ».       

En la malnova tombejo, tereno el sablo apud eks-rubejo, la municipaj vojistoj helpe de volontuloj enterigis pli ol 600 nekonatulojn.

Nur la sepultejo de Niĝerianino, Rose-Marie, estas markita per iom da betono kaj kelkaj floroj.  

De post la komenciĝo de la 2000-aj jaroj, la municipo de Zarzis, unu el la maloftaj, kiuj okupiĝas pri la kadavroj de migrantoj en la regiono, entombigis pli ol 1 000 personojn, venintajn de Afriko, Azio aŭ eĉ de apudaj komunumoj.

25/04/2021

Migrantoj : almenaŭ 130 mortintoj dum ŝippereo en Centra Mediteraneo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/migrantoj-almenau-130-mortintoj-dum-sippereo-en-centra-mediteraneo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }