Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 juin 2021 2 08 /06 /juin /2021 21:31
Finbarr O'Reilly

08/06/2021

La urbeto, situinta dek kvin kilometrojn for de Sebba, ĉefurbo de la provinco Yagha, estis atakita dum la nokto de vendredo ĝis sabato fare de pluraj armitaj homoj.

La bilanco de la atako kondukita dum la nokto de vendredo ĝis sabato fare de armitaj homoj en la vilaĝo Solhan, en Burkino, estis reviziita, kaj nun atingas 160 mortitojn, anoncis dimanĉon 6an de junio surlokaj informfontoj.

Sume, « 160 korpoj estis entombigitaj pasintan sabaton en tri komunaj fosaĵoj fare de la surlokaj loĝantoj (…), inter kiuj dudek infanoj », deklaris elektito de la regiono. Tiu bilanco estis konfirmita de alia surloka informfonto. Antaŭa bilanco de la samaj informfontoj informis sabaton vespere pri 138 mortintoj. Temas pri la plej mortiga atako registrita en tiu lando de post la komenciĝo de la ĝihadistaj perfortoj en 2015.

La ĉefo de la franca diplomatio, Jean-Yves Le Drian, anoncis dimanĉon en sia Tviterpaĝo vojaĝon « ĉi-semajne » en Burkino.

   

Zono de la « tri landlimoj » 

La urbeto Solhan, situinta dek kvin kilometrojn de Sebba, ĉefurbo de la provinco Yagha, estis atakita dum la nokto de sabato ĝis dimanĉo ĉirkaŭ la dua horo matene (surloka horo) de armitaj homoj neidentigitaj. La  registaro priskribis ilin kiel teroristojn.

La atako estis plenuminta en la zono nomita « de la tri landlimoj » inter Burkino, Malio kaj Niĝerio, regule celita de mortigaj sturmoj de ĝihadistoj supozate ligitaj al Al-Kaida kaj la organizaĵo Islama Ŝtato, kontraŭ civiluloj kaj militistoj.

Nacia funebro estis dekretita sabaton matene, por daŭro de sepdek du horoj. La viktimoj mortigitaj de la teroristoj  estas « civiluloj sen distingo de aĝo », deklaris la registaro en komunikaĵo aldonante, ke « pluraj loĝejoj kaj la foiro de Solhan estis incendiitaj ».

De la 5a de majo, fronte al la pliintensiĝo de la ĝihadistaj atakoj, la armeaj fortoj lanĉis ampleksan operacon en la regionoj de Nordo kaj Sahelo. Malgraŭ la anonco de multaj tiaj operacoj, la sekurecaj fortoj penas ĉesigi la spiralon de ĝihadistaj perfortoj. De post 2015 tiuj perfortoj okazigis pli ol 1 400 mortintojn kaj pli ol milionon da delokitoj, kiuj fuĝas la zonojn de perforto.         

20/05/2021

Enlandaj militoj, klimato : en la tuta mondo, 55 milionoj da rifuĝintoj en sia propra lando

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/enlandaj-militoj-klimato-en-la-tuta-mondo-55-milionoj-da-rifugintoj-en-sia-propra-lando.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }