Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 juin 2021 2 15 /06 /juin /2021 15:33

15/06/2021

Ĉiuj scias, ke la respondo de la brazila registaro al la krizo de Kovim-19 estis unu el la plej mistrafa en la mondo. Mortiga miksaĵo de neado, publika malobservado de la interpersona distanciĝo rekomenditaj de la Monda Organizaĵo pri Sano, kaj aktiva sabotado pri akirado de vakcinoj.

La sanitaraj aŭtoritatoj de la Ŝtato San-Paŭlo ne preparis la sansistemon kvankam ili sciis, ke la Kovim-19 disvastiĝas.

En marto 2020, la sindikato de la sanlaboristoj Sindsaúde-SP devis iri al la tribunalo, por ke la Ŝtatsekretario pri sano konsentu pri kunsido por priparoli la aranĝojn kontraŭ la pandemio, interalie pri la manko de materialoj pri individua protektado (MIP), kaj la testoj pri Kovim-19 por la laboristoj de la sansektoro.

Pluraj plendoj koncerne la mankon de MIP kaj la terurajn laborkondiĉojn estis publikigitaj en la amaskomunikiloj. La sindikataj gvidantoj Edson Fedelino kaj Marilurdes Silva de Faria estis intervjuitaj kaj menciitaj. Anstataŭ diskuti kun la laboristoj kaj ties sindikato por solvi tiujn problemojn, ilia dunganto decidis interrompi ilian laboron dum 30 tagoj sen salajro.

Bonvolu subteni tiujn sindikatajn gvidantojn, postulante tujan nuligon de la provizora eksigo de Edson kaj Marilurdes el ilia laborposteno.      

Retmesaĝo : 

Ni postulas tujan nuligon de la maljusta provizora eksigo de Edson Fedelino kaj de Marilurdes Silva de Faria el la malsanulejo das Clínicas de Ribeirão Preto.

La rajto de tiuj ambaŭ sanlaboristoj alparoli la amaskomunikilojn estas protektata de la brazila laborjuro, la brazila konstitucio kaj la Konvencio 98 de la Internacia Organizaĵo de Laboro koncerne la rajton al organizado kaj kolektiva intertraktado, ratifita de Brazilo la 18an de novembro 1952, kaj la Konvencio 151 pri la interrilatoj en laboro (publika servo), ratifita de Brazilo la 15an de junio 2010.

Exigimos a reversão imediata das injustas suspensões de Edson Fedelino e Marilurdes Silva de Faria do Hospital das Clínicas de Ribeirão Preto. 

O direito destes dois trabalhadores da saúde de falar aos meios de comunicação é protegido pela legislação trabalhista brasileira, pela Constituição Brasileira e pela Convenção 98 da Organização Internacional do Trabalho sobre o direito de sindicalização e negociação coletiva, ratificada pelo Brasil em 18 de novembro de 1952 e Convenção 151 Convenção Relativa à Proteção do Direito de Organização e aos Processos de Fixação das Condições de Trabalho na Função Pública, ratificada pelo Brasil em 15 de junho, 2010.

Partnerece kun la Internacio de la Publikaj Servoj, tutmonda federacio, kiu grupigas pli ol 700 sindikatojn kaj reprezentas 30 milionojn da laboristoj en 154 landoj kaj Sindsaúde-SP, la sindikato de la sanlaboristoj, kiu reprezentas 25 000 laboristojn en San-Paŭlo.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }