Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 juin 2021 2 29 /06 /juin /2021 21:47

29/06/2021

Ili estas sendokumentuloj kaj tamen laboras. Por protesti kontraŭ siaj vivkondiĉoj, ili komencis malsatstrikon. 250 inter ili instaliĝis en preĝejo centre de Bruselo. Ili postulas tujan agnoskon de sia situacio kaj akiron de laŭleĝa statuso.

Malgraŭ nutradmanko, Ahmed konservas sian kritikan spiriton kaj ne forgesas la celon de sia engaĝiĝo. « Kelkfoje mi demandas min kiel nia registaro sukcesas dormi, dum tiom da homoj malsatmortas, mortas pro sufero », li sin demandas.

Tiuj migrantoj devenas ĉefe de Maroko, Tunizio, Alĝerio, Egiptio aŭ Pakistano. Ili vivas kaj laboras en Belgio de antaŭ jaroj, kelkaj de jardekoj, sed ĉiam estas suspektitaj de la aŭtoritatoj. Sen legitimiloj, ili ne povas profiti pri sociala protektado aŭ financaj helpoj.    

La malsatstriko komencis la 23an de majo. La memvolaj kuracistoj kiel Cecile Vanheuverzwijn ne kaŝas sian maltrankvilon. « La pacientoj malpli kaj malpli bonstatas. Ili suferas pri kor- kaj ren- problemoj, ankaŭ pri psikologiaj malfacilaĵoj kaj pluraj provoj pri memmortigo okazis » alarmas la junulino.    

Kvankam tiu malsatstriko ne estas emfazita de la mediatoj de la lando, la sano de la migrantoj sendube ne estas ignorataj de la aŭtoritatoj. Responde, la Ŝtat-sekretario pri Azilo kaj Migrado, Sammy Mahdi, certigas ke kolektivaj koncedoj ne estos akorditaj por aprobi la dosierojn de certaj personoj.       

« Laŭeble, ni helpos la homojn por ke ilia dosiero estu traktataj kiel eble plej rapide. Sed ĉiuj sendokumentuloj, ĉiuj homoj ne povas restadi en Belgio » li substrekis. 150 000 sendokumentuloj vivas nun en la lando.

Tiuj malsatstrikantoj rifuzas deponi individuajn petojn, ĉar ili timas elpeladon. La belga registaro opinias, ke tiu movado simbolas la necesecon pli bone kunordigi la helpon al la azilpetantoj eŭropskale, tiel ke ili estu instalitaj en ĉiuj Membro-ŝtatoj de Eŭropo.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }