Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 juin 2021 3 23 /06 /juin /2021 20:52
NANTOU COUNTY GOVERNMENT / AP

23/06/2021

Bildo : post pluraj monatoj da sekeco, la lago Sun Moon, centre de Tajvano, estas senakviĝinta, la 23an de aprilo 2021. 

Kiaj ajn estos la aranĝoj deciditaj por mildigi la klimatan krizon, la detruaj konsekvencoj de la klimata varmiĝo fariĝos efektivaj antaŭ la jaro 2050, alarmas la sciencistoj en nova projekto de raporto.

Manko de akvo, ekzilo, misnutrado, formorto de specioj… La surtera vivo, kiun ni spertas hodiaŭ estos neeviteble transformita fare de la klimata ŝanĝiĝo post tridek jaroj plej malfrue, alarmas centoj da sciencistoj, kiuj laboras por la ISKŜ de UN. Kia ajn estu la malkreskanta ritmo de emisioj de forcejefikaj gasoj, la detruaj konsekvencoj de la klimata varmiĝo al la naturo kaj la homaro, kiuj dependas de tio plirapidos, certigas la sciencistoj en la antaŭ-raporto.

« La surtera vivo povas elturniĝi de la grava klimata ŝanĝiĝo evoluante al novaj specioj kaj kreante novajn ekosistemojn », notas la teknika resumo 137-paĝa. « La homaro tion ne povas », bedaŭras la grupo. La sciencistoj, kiuj verkis tiun antaŭ-raporton fluktuas inter apokalipsa tonalo kaj espero oferta al la homoj ŝanĝi sian destinon pere de tujaj kaj drastaj aranĝoj.

 

La venonta generacio estos rekte tuŝata

Inter la plej gravaj konkludoj de tiu antaŭ-raporto figuras malaltigon de la sojlo super kio, la plivarmiĝo povas esti konsiderata kiel akceptebla. Subskribante la Parizan akordon en 2015, la mondo engaĝiĝis limigi la varmiĝon je +2°C kompare kun la antaŭ-industria erao, kaj +1,5°C se eble. La ISKŜ opinias nun, ke superi +1,5°C povus havi « iompostiome, gravajn konsekvencojn dum jarcentoj, kaj kelkfoje neinversigeblajn ».

Laŭ la Monda Moteologia Organizaĵoj la probableco, ke tiu sojlo de 1,5°C estu superita dum jaro ekde 2025 atingas jam 40%.

« La plej malbono koncernas la futuron, kun implicoj al la vivo de niaj gefiloj kaj nepoj, multe pli ol nia », gurdas la ISKŜ, dum la ekkonsciiĝo pri la klimata krizo neniam estis tiel vasta. En 2050, centoj da milionoj da loĝantoj en marbordaj urboj estos minacitaj per fenomenoj de pli oftaj subakviĝoj, kaŭzitaj de la altiĝo de la marnivelo, kio implicos siaflanke gravajn migradojn. 

 

« Malpublikaj labor-dokumentoj », reagis la ISKŜ

La 4 000-paĝa antaŭ-raporto pri taksado, multe pli alarma ol la precedenco de 2014, celas klarigon por la politikaj decidoj.

Eĉ se ĝiaj ĉefaj konkludoj ne ŝanĝiĝos, ĝi estos oficiale publikigita nur en februaro 2022, post ĝia aprobo per interkonsento de la 195 membro-Ŝtatoj. Estos tiam tro malfrue por la decidigaj internaciaj kunsidoj pri la klimato kaj la biodiverseco, kiuj estas planitaj fine de 2021, mencias kelkaj sciencistoj.

La ISKŜ, en komunikaĵo publikigita merkredon (en la angla) substrekas, ke tiu antaŭ-raporto estis nur je la atentigo « de la registaroj kaj ekzamenantoj kiel malpublikaj labor-dokumentoj », kaj ke ĝi ne devis esti publikigitaj. « Pro tiuj kialoj, la ISKŜ ne komentos la enhavon de la antaŭ-raporto tiel longe kiel la laboroj ne estos finitaj », aldonis la grupo.

14/10/2020

La naturaj katastrofoj duobliĝis en daŭro de 20 jaroj pro la klimata varmiĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/10/la-naturaj-katastrofoj-duobligis-en-dauro-de-20-jaroj-pro-la-klimata-varmigo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }