Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mai 2021 7 02 /05 /mai /2021 21:06
PHOTO EMRAH GUREL, ASSOCIATED PRESS

02/05/2021

La turka polico arestis sabaton pli ol 200 personojn, kiuj provis manifestacii okaze de la 1a de majo en Istanbulo, malgraŭ la malpermeso dekretita kaŭze de la kronvirusa pandemio.

La manifestaciantoj estis arestitaj dum ili provis atingi la placon Taksim, kutiman lokon de protestado en Istanbulo, kaj ankaŭ en aliaj kvartaloj, inter kiuj la populara avenuo Istiklal, raportis korespondantoj de la franca novaĵagentejo AFP.

La servoj de la guberniestro de Istanbulo menciis, ke 212 personoj estis arestitaj.

Policistoj perforte forpuŝis grupon kun iliaj ŝildoj, dum aliaj kuntrenis surtere manifestaciantojn. 

De post la 29-a de aprilo, Turkio efektivigis striktan izoliĝon pro la tria epidemia ondo, kiu mortigas ĉiutage rekordan nombron da malsanuloj. Vendredon, almenaŭ 394 personoj mortis pri la Kovim-19 (covid-19), laŭ la aŭtoritatoj.

La arestadoj, kiuj okazis dum la Tago de la Laboristoj estas kutimaj en Turkio.

La placo Taksim estas kolektiĝa loko okaze de la 1a de majo, kun oftaj alfrontiĝoj, post kiam 34 personoj estis mortigitaj la 1an de majo 1977, dum tumulta periodo en la moderna historio de Turkio.

Sabaton, almenaŭ 11 personoj estis arestitaj ankaŭ en Ankaro, post kiam ili provis manifestacii, raportis la lokaj mediatoj.      

01/05/2020

Turkio: arestado de sindikataj gvidantoj, kiuj manifestaciis okaze de la 1-a de majo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/turkio-arestado-de-sindikataj-gvidantoj-kiuj-manifestaciis-okaze-de-la-1-a-de-majo.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }