/image%2F0553642%2F20210530%2Fob_9d2e6b_1024x538-cmsv2-260a3c2e-cad7-5b9c-836c.jpg)
30/05/2021
Post pli ol 25 jaroj da streĉiteco kun Ruando, Emmanuel Macron agnoskis la « kulpecojn » de Francio en la genocido de 1994, ĉe la memormonumento de la genocido en Kigalio.
La franca prezidento baziĝis sur raporto mendita al historiistoj, kiuj konkludas, ke francio « ne estis komplico », sed malkaŝas la « blindecon » de la tiama prezidento François Mitterrand :
« Ni ĉiuj forlasis centojn da miloj da viktimoj en tiu fermita infero. Poste, dum kelkaj francaj respondeculoj havis klarecon kaj kuraĝon kvalifiki la genocidon, Francio ne scipovis eltiri taŭgajn konsekvencojn. Do, stariĝanta kun humiligo kaj respekto je viaj flankoj, mi venas por agnoski niajn kulpecojn ».
Francio tamen prezentis nek ekskuzojn nek pardonpeton
Unu el la plej gravaj asocioj pri subteno al la viktimoj en Ruando bedaŭris, ke la franca prezidento ne « klare prezentis ekskuzojn », aŭ petis pardonon en lia parolado pri la rolo de Francio en la genocido.
Pli 800 000 Tucioj estis masakritaj de la ekstremismaj Hutuoj inter aprilo kaj julio 1994, unu el la plej mortigaj dramoj de la 20a jarcento.
/image%2F0553642%2F20210530%2Fob_9eb04d_rwanda-map-boundaries-cities-locator.jpg)
/image%2F0553642%2F20210530%2Fob_68ef3b_001.jpg)
/image%2F0553642%2F20210530%2Fob_3acd78_002.jpg)
/image%2F0553642%2F20210530%2Fob_0a6f2e_003.jpg)