Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mai 2021 1 03 /05 /mai /2021 21:12
SHWE PHEE MYAY NEWS AGENCY/AFP – Handout

03/05/2021

Miloj da personoj manifestaciis dimanĉon 2an de majo en pluraj regionoj de Birmo, kelkaj esperante « revolucian printempon », tri monatojn post la puĉo de la ĥunto kontraŭ la civila registaro.

De post februaro, malgraŭ sanga represio, preskaŭ ĉiutagaj manifestacioj skuas la landon, vasta kampanjo de civila malobeemo okazis, kun miloj da strikantaj laboristoj, kiuj paralizas tutajn ekonomiajn sektorojn. Kaŝiĝintaj opoziciantoj formis rezistan registaron.       

Dimanĉon 2an de majo tre frue, kolektiĝoj denove formiĝis en Jangono,  kaj radikalaj aktivuloj alvokis al «revolucia printempo ». Junuloj kolektiĝis ĉe vojkruco de la ekonomia ĉefurbo, antaŭ ol mallonge manifestacii sur la stratoj. Ili rapide disiĝis por eviti alfrontiĝojn kun la sekurecaj fortoj.

 

Aung San Suu Kyi hejmarestita 

«Nia vojo kondukas al demokratio ! Nia vojo kondukas al defalo de la milita diktaturo ! » ili skandis, kun tri fingroj levitaj signe de rezistado. Centoj da personoj manifestaciis ankaŭ en la regiono de Mandalajo, centre de la lando, kun ĉekape de la manifestacio monaĥoj vestitaj per safrankoloraj roboj, kaj portantaj la flagon de la Nacia ligo de la demokratio, la partio de la eks-estrino Aung San Suu Kyi.

La laŭreatino de la Nobelpremio pri paco 1991 ne aperis publike de post sia aresto dum la puĉo, kiu reversis ŝin la 1an de februaro. Ŝi de tiam estas hejmarestita.

En la Ŝtato Ŝanio, nord-oriente, la sekurecaj fortoj intervenis kontraŭ manifestaciantoj en la loko de Hsipaw, okazigante almenaŭ mortinton. Ankaŭ eksplodoj eksonis matene en pluraj areoj de Jangono.

 

760 civiluloj estis pafmortigitaj 

Preskaŭ 760 civilulojn pafmortis la sekurecaj fortoj tiujn tri lastajn monatojn kaj ĉirkaŭ 3 500 estas enkarcerigitaj, laŭ surloka NeRegistara Organizaĵo, la Asocio por Helpo al Politikaj Malliberuloj (AAPP). La ĥunto, kiu asertas, ke la AAPP estas kontraŭleĝa organizaĵo, nombris la morton de 258 manifestaciantoj, 17 policistoj kaj sep militistoj.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }