/image%2F0553642%2F20210526%2Fob_61c500_fmars-05-00141-g001.jpg)
26/05/2021
Bildo : Germana mino funde de la Balta maro. Ĝi pezas ĉirkaŭ 500 kilogramojn. La malgrandaj grizaj objektoj en la sablo apud la mino (sagetoj) verŝajne estas pecoj da sendifektaj eksplodiloj.
Pli ol 70 jarojn post la fino de la Dua Mondmilito, Eŭropo plu suferas pri la konsekvencoj de tiu detruiga konflikto. Kvankam la armiloj silentis, la municioj ĉie disigitaj sur la kontinenton plu reprezentas minacon.
La ĉi-suba video interesiĝas specife pri la bomboj ĵetitaj en la akvon norde de Eŭropo ; laŭ la taksadoj, pli ol miliono da tunoj de tiuj maljunaj municioj malrapide putriĝas en la Balta kaj Norda maroj. Ili endanĝerigas vivojn kaj venenas la akvon per mortigaj kemiaĵoj.
Provante solvi tiun problemon, sciencistaj « ĉasistoj » esploras kvadratajn kilometrojn da maro, uzante novigan teknologion por lokalizi kaj purigi la marajn fundojn, antaŭ ol ankro koliziu kontraŭ tiuj aĵoj potenciale mortigaj.
Kolosa nombro de municioj en la maro
Frank Ketelsen, estas la ĉefo de la operacoj de plonĝado en la skipo pri senminigo de la federala lando Schleswig-Holstein, proksime de la milita haveno de Kilo.
Ĝenerale, la plonĝistoj provas ekstrakti la municiojn por malprajmi ilin konvene kaj surtere. Sed kiam tio ne eblas, tiuj ĉi estas eksplodigitaj surloke funde de la maro.
« Se necese, ni instalas ekranon de aerbobeloj, kiu protektas la marmamulojn, ni eksplodigas la municiojn poste », eksplikas Ketelsen.
« Laŭtakse, plu restas 1,6 miliono da tunoj da municioj datiĝantaj de la mondaj militoj. Ili estis enĵetitaj en la Nordan kaj Baltan marojn, inter kiuj 300 000 tunoj nur en la Baltan maron » mencias Oliver Kinast, ĉefo de la skipo pri senminigo de Schleswig-Holstein. « Tiu nombro ne enkalkulas la municiojn perditajn dum bataloperacoj », li precizigas.
Al tiuj kolosaj nombroj aldoniĝas 220 000 tunoj da kemiaj armiloj, detruigaj por la ekosistemoj laŭ la taksadoj.