10/05/2021
La tribunalo pravigis la entreprenojn opiniante, « ke iliaj pretendoj pri jurisdikcia imuneco validas ».
Lundon 10an de majo, la tribunalo de Evry en Francio, juĝis nericeveblaj la petoj de Trân Tô Nga, franco-vjetnamanino 79-jara, viktimo de la « Oranĝa agento », tiu toksega herbicido uzata de la usona armeo dum la vietnama milito. Ŝi persekutis dek kvar multnaciajn entreprenojn pri agrokemio.
La advokato de la usona kompanio Monsanto (aĉetita en 2018 de la germana societo Bayer), Jean-Daniel Bretzner pledis, ke franca tribunalo ne kompetentas por juĝi la agadon de suverena fremda Ŝtato kadre de « defenda politiko » dum milittempo.
La franca justico opiniis, post la ekzameno de la dokumentoj metitaj en la dosieron, ke la societoj ja agadis « sub la ordo kaj nome de la usona Ŝtato en plenumado de suverena ago ».
46 milionoj da litroj
De 1961 ĝis 1971, 80 milonoj da litroj da toksaj herbicidoj estis verŝitaj el aviadiloj kaj helikopteroj laŭvaste de pli ol 2 milionoj da hektaroj de la eks-Hindoĉinio, cele al detruado de la abunda vegetaĵo. Tio celis ankaŭ malhelpi la malamikojn de Usono, t.e la Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto kaŝiĝi en ĝi.
Unu el tiuj herbicidoj estas la « oranĝa agento », tiel nomita reference al la koloroj farbitaj sur la stokaj bareloj. En daŭro de dek jaroj, 46 milionoj da ili estis verŝitaj. La centoj da kilogramoj de dioksino, kiujn ili entenis venenis la akvon, la vegetaĵon ; la venenaĵo penetris la grundojn, kaj enfiltriĝis iom post iom en la nutradan ĉenon – la legomojn, la lakton, la viandon… - disvastigante malsanon kaj morton al pluraj generacioj. Miloj da vilaĝoj estis aspergitaj ; inter du kaj kvin milionoj da personoj estis submetitaj al ĝi.
Naskiĝinta en 1942 en la franca Hindoĉinio, Trân Tô Nga engaĝiĝis en la sendependan movadon de Nord-Vjetnamio kaj ankaŭ raportis pri la milito (1955-1975) kiel ĵurnalistino. Ŝi asertas, ke ŝi estis tiam submetita al la daŭraj efikoj de la toksega kemiaĵo, kromnomita « oranĝa agento ».
De post 2014, tiu franca-vjetnamanina avino kondukas leĝan lukton kontraŭ la 14 firmaoj, ĉar ili produktis tiun komponanton.
Trân Tô Nga asertas, ke ŝi suferas « specifajn » patologiojn ligitajn al submetiĝo al herbicido. Ŝi suferas diabeton je 2a tipo, kun « maloftega » alergio al insulino. Ŝi ankaŭ suferis du tuberkulozojn, kanceron, kaj unu el ŝia filino mortis pro kormisformaĵo.
/image%2F0553642%2F20210510%2Fob_eb9c9a_hanoi-carte-de-localisation.jpg)
/image%2F0553642%2F20210510%2Fob_649f05_image-0553642-20210125-ob-27ad05-title.jpg)