Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 mai 2021 2 18 /05 /mai /2021 21:24

18/05/2021

La armeo estis deplojita ĉe la hispana landlimo de Ceŭto, provante deteni la fluon de migrantoj alvenantaj per naĝo de antaŭ du tagoj. 6 000 personoj albordiĝis de pasinta lundo matene sur la hispana preskaŭinsulo enklavigita en la maroka teritorio.

Tiu estas la sola pertera landlimo de Eŭropa Unio kun Afriko, kio eksplikas ĝian allogon por la migrantoj.

Laŭ Ylva Johansson, eŭropa komisaro pri Internaj Aferoj : « Estas zorgodone, ke almenaŭ 6 000 personoj, inter kiuj granda nombro de infanoj, naĝis ĝis Ceŭto, endanĝerigante sian vivon. Multaj estis sukuritaj, homo mortis. Plej gravas nun, ke Maroko plu engaĝiĝu malhelpi la neleĝajn forirojn kaj ke tiuj, kiuj ne rajtas restadi estu ĝuste resenditaj el efektiva maniero ».

La hispana Ĉefministro, Pedro Sanchez nuligis vojaĝon Parizen kaj intencis iri surloken ĉi-marde. Li deklaris : « La teritoria integriĝo de Hispanio kaj  ties landlimoj, kiuj estas ankaŭ la eksteraj landlimoj de Eŭropa Unio, la sekureco de niaj kunpatrianoj kaj ties trankvilo, ĉiam estos defenditaj de la hispana registaro. Ni alfrontos ĉiujn defiojn per ĉiuj necesaj rimedoj, kun niaj eŭropaj partneroj ».

Maroko kaj Hispanio spertas gravan diplomatian krizon pri la statuso de Okcidenta Saharo, kies Fronto Polisario defendas sendependecon. Trafita de la kovim-19, la ĉefo de tiu ribela movado estis akceptita en Hispanio por esti kuracita, kaŭzante la koleron de Maroko.

Laŭ kelkaj analizistoj, Rabato tiam decidis siaflanke, malstriktigi la kontrolojn de la landlimo por lasi la migrantojn pli facile atingi la hispanan teritorion.

Blanca Garcés, seniora esploristino ĉe la Centre for International Affairs : « La migrado estas uzata kiel ĉantaĝo, kiel rimedo fari premon sur membro-ŝtaton, ĉi-okaze Hispanion. La hispana registaro dependas kompreneble de la maroka registaro por haltigi tiujn neleĝajn trapasojn – same kiel la greka registaro dependas de Turkio por malhelpi la rifuĝintojn alveni de Turkio ».

Siaflanke, la hispana ministro pri Internaj aferoj anoncis, ke lia lando rekondukis al Maroko 2 700 personojn el la 6 000 migrantoj, kiuj eniris en Ceŭton. Ĉi-matene, tiuj rekondukoj daŭris. 

27/12/2015

Hispanio/Maroko : asocio de migrantoj denuncas la represion en Ceŭto kaj Melilo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/12/hispanio-maroko-asocio-de-migrantoj-denuncas-la-represion-en-ceuto-kaj-melilo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }