11/05/2021
Miloj da patrinoj de malaperintoj manifestaciis pasintan lundon, tago de la patrina festo, en pluraj meksikaj urboj por postuli de la aŭtoritatoj, ke ili retrovu iliajn gefilojn.
« Kie estas niaj gefiloj ? » vigle demandas Yolanda Moran, 77-jara, kiu venis manifestacii en sia rulfotelo, sur centra avenuo de Meksikurbo.
« Ni, kiel patrinoj, ĉeestas tie por memorigi al la aŭtoritatoj, ke ili serĉu ilin », ŝi diras.
Ŝi svingas grandan foton de sia filo Dan Jeremeel Fernandez malaperinta la 19an de decembro 2008 en Torreon, en la Coahuila (nordo), je la aĝo de 35 jaroj.
« Ni ne vivas, ni vivtenas nin »
Blanke vestita kaj tenante blankan rozon en sia mano, Yolanda parolas pri la laceco suferita de ŝi kaj de ŝia ĉirkaŭularo.
« Ni ne vivas, ni vivtenas nin. Ĉiujare, ni maljuniĝas, pli laciĝas, pli malsaniĝas », ŝi aldonas.
Virino, kiu preterpasas apud ŝi surhavas t-ĉemizon, sur kiu dorse estas skribite : « Mi diskonigos vian nomon al la tuta mondo ! »
« Drogŝakristoj, militistoj, prokuroroj, ĉiuj estas fiuloj ! » estas skribite sur la flagrubando de maljuna virino nigre vestita.
80.500 personoj malaperintaj
De post la fino de la jaro 2006, kiam la registaro lanĉis kontestitan militan ofensivon kontraŭ narkotaĵoj, kaj ĝis decembro de la pasinta jaro, Meksiko kalkulas 80.500 malaperintajn personojn, laŭ la oficialaj nombroj.
Krome, de post la komenciĝo de la operaco ĝis hodiaŭ, pli ol 300 000 personoj estis mortigitaj, laŭ la oficialaj nombroj, kiuj ne precizigas kiom da viktimoj estas rezulto de la milito kontraŭ la mafioj.
« En la Ŝtato Tamaulipas (nordo), ni censas minimumon de 100 malaperintoj ĉiutage, sed ĉiuj ne estas enkalkulataj pro timo de reprezalioj », krias en megafono Miriam Cabrera, 44-jara, patrino de Romel Cabrera, malaperinta la 28an de junio 2015 en Reynosa Tamaulipas.
Apud ŝi, Patricia Springton ploras kaj karesas fotojn de sia juna filo, de sia edzo, sia bofratino kaj nevino, pri kiuj ŝi ne havas novaĵojn de post la 14a de julio 2010, dato kiam ili foriris por ferioj en Nuevo Laredo, Tamaulipas.
En sia balot-kampanjo La prezidento Andres Manuel Lopez Obrador (AMLO) « faris multajn promesojn de subteno sed neniam vere okupiĝis pri la afero », ŝi diras laŭtigante la voĉon.
La patrinoj kolektiĝis antaŭ la Nacia palaco por postuli de AMLO, ke li metu sian vetoon al propono de reformo de la leĝo, kiu limigas, laŭ ili, la aliron al la juĝaj proceduroj okaze de malapero.
/image%2F0553642%2F20210511%2Fob_31d3eb_11513158-mexico-map-with-major-mexican.jpg)