/image%2F0553642%2F20210501%2Fob_7e55ba_image-0553642-20210306-ob-a62fda-image.jpg)
01/05/2021
Ĉu vi diris : unuecon ? - Serge HALIMI
EGALE ĉu oni deziras aŭ ne aliancon de la maldekstro kaj de la ekologiistoj por la venontjara franca prezidantelekto, tiu debato konfirmis la geopolitikan analfabetecon de la plej multaj ĵurnalistoj. Ĉar, se oni supozas, ke nenia malkonsento pri ekonomia kaj sociala politiko malebligas al la organizaĵoj maldekstraj de s-ro Emmanuel Macron fari komunan fronton kontraŭ li jam ĉe la unua baloto de la elekto, ĉu eblas diri same pri la ekstera politiko ? Plej mirigas, ke tiu ĉi demando interesas neniun. (...)
https://eo.mondediplo.com/article2924.html
Malapero de la debatospaco - Anne-Cécile ROBERT
La multiĝo de la trompnovaĵoj (“fake news”) ilustras la invadon de la publika spaco per mensogoj. Tamen estus tro simple kulpigi la sociajn retojn aŭ la mensogulojn, kiuj akaparas la publikan vivon. Niaj demokratioj, per tio ke ili sufokas la liberan kaj racian ide-interŝanĝon sub la “komunikado”, detruas la sencon de la vortoj kaj malebligas la veron aperi. LA EVOLUO de la pensmanieroj kaj la progreso de la ideoj en ĉiu epoko redesegnas la konturojn de tio, kion la socio elektas por si kiel la (...)
https://eo.mondediplo.com/article2922.html
Mafio : la kialoj de enradikiĝo - Giovanni IERARDI
Malpli konata ol Cosa Nostra en Sicilio aŭ Camorra de Napolo, ’Ndrangheta, la Kalabria mafio, tamen estas unu el la plej teruraj. Premante ekonomion kaj politikon, kaj regante vastajn teritoriojn, ĝi nun estas en la koro de historia proceso. Sed punpremo ne povas sufiĉi, kiam oni ne detruas samtempe la radikojn de organizita krimado. La "giganta proceso", kiu komenciĝis la pasintan 13-an de januaro en la bunkra tribunalo de Lamezia Terme, en la distrikto de Catanzaro, en Kalabrio, la plej (...)
https://eo.mondediplo.com/article2919.html
En Japanio, ŝtatoficistoj laboras ĝis elĉerpiĝo - Yuta YAGISHITA
Kontraste kun la kliŝo de la ŝtatoficisto vivanta senĝenan vivon, altrangaj ŝtatoficistoj en Japanio laboras sub stresigaj kondiĉoj, laborante tiom, kiom 300 kromhorojn ĉiumonate. La socialaj leĝoj pri laborkondiĉoj - ĉiaokaze tre neprotektemaj - ne validas por ĉi tiuj dungitoj. Kreskanta nombro de ili forlasas siajn ministeriojn, kaŭzante senprecedencan krizon. Estas la unua horo tridek matene. En la kvartalo Kasumigaseki de Tokio, kie situas plimulto de la institucioj de la lando, senfinaj vicoj de (...)
https://eo.mondediplo.com/article2921.html
Alibaba, ĉina epopeo - Jordan POUILLE
Pere de la kolekto de la propraj datenoj de ĝiaj klientoj, kaj ĝia idilia rilato kun la ĉina reĝimo, Alibaba fariĝis potenca tutmonda rolanto en elektronika komerco, interreta financo kaj sanzorgo. Hodiaŭ, Pekino ekkonscias sian dependecon je ĉi tiu konzerno kiu tremigas la bankojn. La registaro esperas, ke la loĝantaro laŭpaŝe sin deturnos de la fondinto de la firmao, s-ro Jack Ma. "Ni ĉiuj scias, ke kiam vi depruntas 100 000 juanojn [proksimume 13 000 eŭrojn], vi timegas la bankon. Kiam vi (...)
https://eo.mondediplo.com/article2918.html