/image%2F0553642%2F20210512%2Fob_0fc318_cihan-erdal-crop.jpg)
12/05/2021
De septembro 2020, Cihan Erdal, membro de la surloka sekcio 4600 de la SCFP, estas maljuste enkarcerigita en Turkio. La SCFP premas la kanadan registaron, ke ĝi subtenu Cihan Erdal, kiu prepariĝas al sia proceso, kiu okazos en majo. La SCFP ankaŭ petas de la Federala registaro fari ĉiujn siajn eblojn por akiri lian liberigon kaj lian revenon al Kanado en plena sekureco. La venontaj semajnoj estos decidigaj. Ni devas fari tiel, ke la defendo de Cihan Erdal fariĝu prioritato de agado por la turka registaro.
La nacia prezidento de la SCFP, Mark Hancock, kaj la nacia kasisto-sekretario Charles Fleury, sendis leteron al la kanada ministro pri fremdaj aferoj Marc Garneau, en kio ili postulas tri precizajn aranĝojn, krom ripeto de la alvoko jam lanĉita pasintan aŭtunon fare de la SCFP, postulante de Kanado, ke ĝi defendu la interesojn de Cihan Erdal.
Vi povas helpi nin, memorigante al la prokuroro de Ankaro, al la turka ministro pri Justico kaj al la turka prezidento la devigojn de ilia lando koncerne la personajn rajtojn, instigi ilin liberigi Cihan Erdal, kaj ebligi al li reveni hejmen.
Nia solidareco helpos Cihan reveni hejmen en plena sekureco.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4844
/image%2F0553642%2F20210512%2Fob_e50bbf_baed9a14336f3bd758d0ffc9d03cc725.jpg)
Retmesaĝo
Mi skribas al vi por atentigi vin pri la kazo de Cihan Erdal, universitatano kaj sindikatano, kiu estas malliberigita en Turkio de post lia aresto la 25-an de septembro 2020 kune kun aliaj universitatanoj, aktivuloj kaj opoziciaj politikuloj. Urĝas, ĉar lia proceso komenciĝos la 18an de majo 2021.
Cihan Erdal estas doktoriĝanta studento ĉe la universitato Carleton. Li loĝas en Kanado de 2017. Li reiris al Turkio en 2020 por viziti sian familion kaj fari surlokan laboron kadre de siaj doktoraj studoj. Cihan Erdal estis maljuste arestita kaj malliberigita surbaze de falsaj akuzoj, laŭ kiuj « li intence kaj memvole kontribuis al la plenumo de kontraŭleĝaj agoj okazintaj inter la 6an kaj 8an de oktobro 2014 (manifestacioj de Kobani) ». La akuza akto entenas nur du elementojn de pruvo kontraŭ li : du publikigaĵojn en Fejsbuko. Neniu el ili rilatas al la manifestacioj.
Mi postulas liberigon de Cihan Erdal, konforme kun la artikolo de 2018 de la Eŭropa Kortumo pri Homaj rajtoj, konfirmita de la artikolo de ties granda ĉambro de la 22a de decembro 2020. Ĉiuj akuzoj kontraŭ li kaj la aliaj membroj de lia partio enkarcerigitaj estu forlasitaj.
Kadre de la lasta agadplano por la personaj rajtoj, la engaĝiĝoj de Turkio inkludas la respekton de lia supoza senkulpeco, kaj pli rapidan procezon por mallongigi la daŭron de lia provizora mallibereco. Mi esperas, ke Turkio prenos tujajn aranĝojn por liberigi Cihan Erdal sen kondiĉoj, kaj atentos pri lia reveno hejmen en Kanado en plena sekureco.
/image%2F0553642%2F20210512%2Fob_3360d9_cupe-bil-with-text-colour-vert.jpg)
Partnerece kun la Kanada sindikato de la dungitoj en la publika sektoro. Pli granda kanada sindikato.