Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 mai 2021 6 29 /05 /mai /2021 21:06

29/05/2021

Bildo de Luis Manuel Otero Alcántara, diskonigita de la reĝimo.

En malferma letero adresita al la Belarta muzeo de Havano, ĉirkaŭ dudek artistoj postulas forigon de siaj artaĵoj tiel longe, kiel la artisto, trude detenita en malsanulejo de la ĉefurbo, ne estos liberigita.

La artisto Luis Manuel Otero Alcántara fariĝis de kelkaj semajnoj unu el la ĉefaj simboloj de la represio de la kuba reĝimo kontraŭ la kontestantaj artistojn, rakontas la retejo 14ymedio. Kiel membro de la Movado San Isidro, kiu denuncas de 2018 la artan cenzuron en Kubo, la viro suferis « polican sieĝon » ĉirkaŭ sia hejmo de post aŭtuno 2020. Post konfisko kaj detruado de kelkaj el liaj artaĵoj la 16an de aprilo, li komencis malsatstrikon en sia hejmo. Tio pravigis lian truditan hospitaligon en la malsanulejo Calixto-García de Havano (psikiatra sekcio) la 2an de majo. 

Lundon 24an de majo, ĉirkaŭ dudek artistoj postulis forigon de siaj propraj artaĵoj eksponitaj en la nacia Belarta muzeo tiel longe, kiel Luis Manuel Otero Alcántara ne estos liberigita kaj ne ricevos monkompenson pro liaj detruitaj artaĵoj. En malferma letero adresita al la direktoro de la ĉefa kultura institucio de Havano ili postulas, ke iliaj kreitaĵoj estu « kovritaj, tiel ke la publiko ne povu spekti ilin, kaj ke la neeksponitaj kreitaĵoj sed apartenantaj al la kolekto, estu forigitaj el la retpaĝaro de la muzeo ». 

Konsiderata kiel politika malliberulo fare de la NRO Internacia Amnestio, Luis Manuel Otero Alcántara, 33-jara ne donis novaĵon, de post kiam la kuba polico kondukis lin trude al la malsanulejo. « La maltrankvilo koncerne lian sanon kaj bonstaton altiĝas tagon post tago », skribas 14ymedio. La vidartistino Tania Bruguera, kiu subskribis la malferman leteron adresitan al la Belarta muzeo eksplikas, ke esprimi solidarecon kun la junulo gravas : 

« Ni spertas epokon, en kio ni ne povas ignori la eventojn, kiuj koncernas la vivon de niaj kolegoj ». 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }