/image%2F0553642%2F20210525%2Fob_e7f3f0_kolombio.jpg)
25/05/2021
Cerrejón, la plej granda subĉiela karbomino de Latin-Ameriko, interrompis siajn aktivecojn nord-oriente de Kolombio. De kvar tagoj, manifestaciantoj blokadas la alvenon de karbo sur la areo, anoncis la ekspluatisto lundon 24an de majo.
Almenaŭ 58 baraĵoj implikas la provizadon de pluraj kolombiaj urboj, sur fono de kontraŭ-registaraj manifestacioj, kiuj okazigis 43 mortintojn kaj pli ol 1 700 vunditojn en daŭro de monato.
Pasintan 5an de majo, dekoj da eks-salajruloj de Cerrejón fermis la fervojon, kiuj provizadas la minejon, precizigis la ekspluatisto en komunikaĵo. Cerrejón tiam ekuzis kamionojn por alkonduki pervoje la karburaĵon necesan je siaj aktivecoj. Sed la 20an de majo, loĝantoj de la apuda municipo Media Luna blokadis siaflanke la pasadon de veturiloj, postulante interalie laborpostenojn.
« La koincido de ambaŭ blokadoj kaŭzis interrompon de provizado de karburaĵo », kio necesigis interrompon de la aktivecoj, deklaris la minkomplekso, proprieto de la multnaciaj entreprenoj BHP Group, Anglo American kaj Glencore, substrekante, ke « tio estas kazo de superforto ».
65% el la bezonoj de la loĝantaro ne estas kontentigitaj
Guajira, kie situiĝas la mino, estas departemento, kiu suferas pri malriĉeco kaj malsato : 65 % al la bazaj bezonoj de la loĝantaro ne estas kontentigitaj, kvankam la energia minsektoro estas la ĉefa motoro de la eksportoj de la lando.
En 2020, Kolombio produktis 48,4 milionojn da tunoj de karbo, laŭ la Nacia Agentejo de Minoj (NAM), publika organismo. Laŭ ĝi, Kolombio estas la kvina plej granda eksportisto de karbo en la mondo.