/image%2F0553642%2F20210516%2Fob_f22add_1179bd7-5793000-01-06.jpg)
16/05/2021
Junulino 17-jara sin mortigis ĉi-semajne, post kiam ŝi estis perforte kondukita kaj agresita de policistoj en la urbo Popayan, kie violentaj manifestacioj okazis.
La manifestacioj kontraŭ la polica represio en Kolombio, kiu mobilizis centojn da miloj da personoj de post la 28a de aprilo, denove kaosiĝis vendredon 14an de majo.
Tumultoj kaj perfortaj alfrontiĝoj inter manifestaciantoj kaj policistoj okazis en Popayan, urbo de 250 000 loĝantoj situanta sud-okcidente de la lando. Neniu oficiala bilanco estis farita pri la nombro de viktimoj kaj difektaĵoj. El Espectador, surloka mediato, tamen raportas pri la morto de juna manifestacianto 22-jara, verŝajne trafita ĉe la kolo de larmiga grenado ĵetita de la policistoj.
La sinmortigo de junulino 17-jara agresita de la polico revigligas la koleron
Tiu kolektiĝo okazis post kiam merkredon vespere, neplenaĝulino estis perforte kondukita al la buroo de la prokuroro fare de policistoj, kiuj disigis manifestacion kontraŭ la registaro. En video, fariĝinta virusa, oni povas vidi la junulinon krii, dum la agentoj senmovigis ŝiajn piedojn kaj manojn. Laŭ Komisiono pri garantioj kaj homaj rajtoj, kiu akompanas la manifestaciojn, ŝi asertis, ke ŝi estis batita kaj suferis seksagreson. Ŝi sin mortigis ĵaŭdon en sia hejmo.
La polico, kiu dementis tiujn ekscesojn tamen anoncis la eksigon de kvar policistoj implikitaj en tiu afero. Vendredon, la konstruaĵo, kie la junulino estis detenita, kaj kie troviĝas la burooj de la prokuroro kaj servoj de jurmedicino, estis flamigita.
Alia grupo de manifestaciantoj kolektiĝis antaŭ la sidejo de la polico de Popayan por protesti. La buroo de la ĝenerala prokuroro, kiu inspektas la funkciulojn de Kolombio, malfermis enketon por determini la kulpecon de la agentoj implikitaj en tiu afero.
La ministroj pri Internaj aferoj kaj pri defendo alvenis en Popoyan sabaton pete de la kolombia prezidento, Ivan Duque ; tiu ĉi postulis de ili « restarigi la publikan ordon en la urbo ».
Video :
En Kolombio, la manifestacioj kontraŭ la registaro, kaj kontraŭ la polica represio, ne ĉesas de la 28a de aprilo. Ili okazigis 42 mortintojn. En la urbo Popayán, sud-okcidente de la lando, junulino 17-jara sin mortigis ĵaŭdon, tagon post ŝia aresto fare de la polico. Ŝi plendis, ke ŝi estis seksagresita en la policejo.
« Perforto, ekscesa kaj ĝenerala uzado de la polico kaj de la armeo kolerigis min, kaj estis neeviteble surstratiĝi kaj esprimiĝi, eksplikas Dalila, manifestaciantino. Por diri, ke ni estas lacaj »
« Multaj homoj ĉeestas, kiuj estas nomitaj geriloj aŭ paramilitistoj, sed tio ne veras, konfirmas junulo Cristian. Ĉi tie, estas junaj studentoj, kiuj estas lacaj ».
Miloj da kolombianoj manifestaciis sabaton centre de Madrido, subtene al la kontraŭregistaraj manifestacioj en sia lando.