Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 mai 2021 1 31 /05 /mai /2021 14:42
Andrew Snucins / The Canadian Press

31/05/2021

Vico de ŝuoj estas aranĝita antaŭ arta galerio en Vankuvero, por memori la plej teruran periodon de la historio de Kanado.

Tiu omaĝo okazas post malkovro de 215 infanoj en la konstruaĵo de unu el la plej grandaj internulejoj por indiĝenoj en la lando, situinta en Kamloops. Tiu terura malkovro revigligas la dolorajn memoraĵojn de la kolonia estinteco de la lando.

        

3 200 malaperintaj infanoj 

Tiu eks-internulejo, administrita de la katolika Eklezio, estas unu el la 139 establaĵoj starigitaj fine de la 19a jarcento. 150 000 indianaj infanoj, mestizoj kaj Inuitoj estis trude enfermitaj, apartigitaj de siaj familioj, de siaj kulturo kaj lingvo, por forviŝi tutan spuron de iliaj indiĝenaj tradicioj. Multnombraj el ili suferis malbonajn traktadojn kaj seksagresojn. Almenaŭ 3 200 inter ili mortis, plimulte pro tuberkulozo.   

Koncerne la aliajn infanojn de Kamloops, ĉar ilia morto neniam estis dokumentita fare de la internulejo, enketo estis malfermita por provi precizigi ilian identecon kaj retrovi ilian familion.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }