Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 mai 2021 5 28 /05 /mai /2021 21:05

28/05/2021

Ĉirkaŭ 60 000 Hereroj kaj 10 000 Namoj estis masakritaj komence de la 20a jarcento. Germanio engaĝiĝas subteni « rekonstruadon kaj disvolvadon » en Namibio, pagante pli ol miliardon da eŭroj.

Tio estas historia evento. Vendredon 28an de majo, Germanio agnoskis unuafoje, ke ĝi plenumis « genocidon » kontraŭ la Herera kaj Nama popoloj en Namibio dum la kolonia periodo.

« Nome de la historia kaj morala respondeco de Germanio, ni petas pardonon al Namibio kaj al la idaro de la viktimoj » pro la « abomenindaĵoj » plenumintaj, deklaris la ministro pri Fremdaj aferoj Heiko Maas. Li ankaŭ salutis la konkludon de « akordo » kun Namibio post pli ol kvin jaroj da intertraktadoj.

 

« Agnosko » kaj « rekonstruado » 

Sur tiu afrika teritorio koloniita de Germanio inter 1884 kaj 1915, la germanaj kolonianoj mortigis 60 000 Hererojn kaj 10 000 Namojn en masakroj konsiderataj de multaj historiistoj, kiel la unua genocido de la 20a jarcento. Senigitaj je siaj teroj kaj brutaro, la Hereroj jam ribelis en 1904 kontraŭ la germanaj kolonianoj, okazigante ĉirkaŭ cent mortintojn inter ili. Sendita por subpremi la ribelon, la germana generalo Lothar von Trotha ordonis ilian ekstermon. La Namoj ribelis denove jaron poste kaj suferis la saman sorton. Hodiaŭ la Hereroj reprezentas ĉirkaŭ 7% el la namibia loĝantaro kompare kun 40% je la komenciĝo de la 20a jarcento.

La germana ministro pri Fremdaj aferoj, Heiko Maas, kiu parolas pri « agnosko de la gigantaj suferoj truditaj al la viktimoj », anoncis, ke Germanio ankaŭ subtenos « rekonstruadon kaj disvolvadon » en Namibio, danke al financa programo ĝis 1,1 miliardo da eŭroj, kiu profitu al la idaro de la Hereroj kaj Namoj. Tiu monhelpo tamen ne aŭguras, malgraŭ la agnosko de tiu genocido, al « laŭleĝa peto pri monkompenso ».    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }