Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 mai 2021 4 20 /05 /mai /2021 21:11
AFP

20/05/2021

Ekzistas rifuĝintoj en sia propra lando. Tio okazas pli kaj pli ofte. En la 10 lastaj jaroj, ilia nombro neniam estis tiel alta : 55 milionoj en la mondo. 48 milonoj estas delokitaj pro militoj kaj perfortoj, 7 milonoj estas viktimoj de klimataj katastrofoj.

Tiuj internaj delokitoj estas nun duoble pli nombraj ol la 26 milionoj da rifuĝintoj, kiuj siaflanke trapasas la internacian landlimon.

« Komence de la pandemio ni pensis, ke la nombroj malpliiĝu, ĉar la homoj ne povis sin deloki pro la striktigoj kaj eble, ankaŭ ĉar niaj surlokaj observantoj havu malpli da ebleco aliri al la delokitaj populacioj por kolekti datumojn, konstatas Alexandra Bilak, direktorino de la Observejo pri internaj delokitoj. Tamen, tiuj hipotezoj ne realiĝis, kaj fakte ni konstatas nombrojn ege altajn, kiuj montras, ke la konflikto daŭras, malgraŭ la alvokoj de la ĝenerala sekretario de UN al milithaltigo por unuiĝi kontraŭ la kovim ».

Duoblan konsekvencon, 95% el la delokitoj ligitaj al novaj konfliktoj okazis en landoj vundeblaj je la klimata ŝanĝiĝo. Ja en Ĉinio, la nombro de internaj delokitoj estas la plej alta, kun pli ol 5 milionoj pasintjare.

10/12/2020

La nombro de rifuĝintoj kaj delokitoj en la mondo atingas rekordon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/12/la-nombro-de-rifugintoj-kaj-delokitoj-en-la-mondo-atingas-rekordon.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }